Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 18)

(GMT+08:00) 2014-04-18 18:42:23     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Bonvenon al nia Esperanta programo. Mi estas Jianping. Hodiaŭ estas la 18-a de aprilo, vendrede kaj ni deziras al vi tre agrablan semajnfinon. En nia hodiaŭa programo unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke 28 homoj mortis en ŝipopereo de Sud-Koreio; Usono, EU, Rusio kaj Ukrainio venas en akordon pri mildigo de la ukraina situacio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Sud-Koreio konfirmis, ke ĝis la vendreda frumateno 28 homoj mortis en pereo de la pasaĝerŝipo Sewol, kaj 268 homoj restas netrovitaj. Nun serĉado kaj savado iras plu.

La 17an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al sud-korea prezidento Park Geun-hye pri sinko de la pasaĝerŝipo Sewol, kiu kaŭzis morton kaj perdiĝon de granda nombro da homoj.

Li diris en sia mesaĝo, ke li kun granda malĝojo sciiĝis pri grava akcidento de la pasaĝerŝipo Sewol, kiu rezultigis morton kaj perdiĝon de granda nombro da homoj, inkluzive de multaj lernantoj, kaj li estas profunde afliktita. Li priploras la mortintojn kaj esprimas koran simpation al parencoj de la mortintoj kaj perdiĝintoj kaj al la vunditoj. Li diris, ke estas profunda amikeco inter popoloj de la du landoj, kaj Ĉinio volas doni al Sud-Koreio necesajn subtenojn kaj helpojn en iu ajn tempo.

La saman tagon ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al la sud-korea samrangulo Chung Hongwon.

Ĵaŭde vespere en Ĝenevo finiĝis la kvarpartia intertraktado pri ukraina krizo. Usono, Eŭropa Unio, Rusio kaj Ukrainio akordiĝis pri dokumento, ke ili konsentas preni efektivajn rimedojn por mildigi la streĉan situacion kaj restarigi sekurecon kaj stabilecon en Ukrainio.

Tiuvespere rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov kaj usona ŝtata sekretario John Kerry respektive okazigis gazetaran konferencon. Ili montris, ke ĉiuj partioj de la intertraktado atentigas en la la dokumento, ke ĉiuj partioj devas eviti ĉiajn perforton, insulton kaj provokon en Ukrainio. Ili forte kondamnas ĉiajn ekstremismon, rasismon kaj religian antaŭjuĝon kaj konsentas senarmigi ĉiujn kontraŭleĝajn organizojn. La speciala monitorada misio de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo devas helpi la ukrainan registaron kaj lokajn komunumojn tuj preni konkretajn rimedojn por mildigi situacion en la lando. Usono, EU kaj Rusio promesis subteni la laboron de la speciala monitorada misio kaj liveri kontrolantojn al la misio.

La kvar partioj opinias, ke la reformado de la ukraina konsititucio devas esti inkluziva, travidebla kaj respondeca. Ĉiuj regionoj kaj politikaj organizoj de Ukrainio devas tuj komenci tutlandan dialogon kaj popol-amasoj povas elmeti siajn proponojn kaj sugestojn por plibonigo en la procezo. Ili emfazas la gravecon konservi ekonomian kaj financan stabilecon de Ukrainio kaj konsentas daŭre diskuti pri konkretaj rimedoj por plenumi la detalajn enhavojn.

Tiutage ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon deklaris pere de sia proparolanto, ke li aklamas komenciĝon de la kvarpartia intertraktado kaj alvokas, ke ĉiuj partioj klopodu efektivigi enhavojn de la dokumento. Li asertis, ke la situacio en Ukrainio restas malstabila, kaj li deziras, ke ĉiuj koncernaj partioj montru sincerecon kaj klopodu plu por trovi longedaŭran solvon de la krizo.

Ĵaŭde la Blanka Domo faris deklaron, ke tiutage usona prezidento Barack Obama telefone konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel kaj brita ĉefministro David Cameron pri la ukraina situacio.

La deklaro diras, ke gvidantoj de la tri landoj urĝas Rusion tuj preni efektivajn rimedojn por mildigi la situacion en orienta Ukrainio, inkluzive per sia influo sur la regiono premi la armitajn personojn fordoni armilojn kaj iri el la okupata registara domego.

Tiutage franca prezidento François Hollande interŝanĝis opiniojn kun germana ĉefministro Angela Merkel kaj prezidanto de Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy pri la kvarpartia intertraktado. La franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, ke Hollande, Merkel kaj Van Rompuy esperas, ke la kvarpartia intertraktado povos mildigi la ukrainan situacion. Ili konsentis subteni striktan interkonsiliĝon ene de EU kaj preni ĉiujn konvenajn rimedojn laŭ rezulto de la kvarpartia intertraktado.

Ĵaŭde la ĉinaj Ministerio de Mediprotekto kaj Ministerio de Teritorio kaj Resursoj publikigis raporton de enketo pri grunda poluado. Rezulto de la enketo montras, ke ĝenerale la stuacio ne estas optimisma; en partaj regionoj estas serioza la grunda poluado, precipe poluado de kadmio, hidrargo, arseniko, kupro kaj aliaj pezaj metaloj.

Laŭ donitaĵoj, 16,1% da grundo de la lando estas poluita. La poluado en suda Ĉinio estas pli serioza ol en la nordo, kaj plej grava poluado troviĝas en regionoj de jangzia delto, Perlo-rivera delto kaj la nordorienta industria bazo.

La usona Defenda Departemento ĵaŭde publikigis komunan deklaron de la defenda kunveno de Usono kaj Sud-Koreio, asertante, ke Usono kaj kaj Sud-Koreio fortigos kunlaboron por kune respondi al provokoj el Nord-Koreio.

La deklaro diras, ke post du-taga interkonsiliĝo, Usono kaj Sud-Koreio unuanime opinias, ke lastatempe la nord-koreaj agoj de misilo-pafo, kanonado, penetrado de senpilota aviadilo kaj minaco per nuklea provo detruis stabilecon de la Korea Duoninsulo kaj la regiono. Usono kaj Sud-Koreio plu fortigos kunordigon kaj kunlaboron por pli bone respondi al minacoj kaj provokoj el Nord-Koreio.

Ĵaŭde vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung anoncis, ke Vjetnamio decidis rezigni la rajton pri okazigo de la 18a Azia Sportkunveno, 2019.

La Olimpika Konsilio de Azio opinias, ke tio estas la plej bona elekto de Vjetnamio en la nuna kondiĉo.

Husain Al-Musallam, ĝenerala direktoro de la Olimpika Konsilio de Azio, respondis al raportisto, ke la Olimpika Konsilio de Azio informiĝis pri la vjetnama decido antaŭ longa tempo, kaj tio estas la plej bona elekto de Vjetnamio en la nuna kondiĉo.

En la 8a de novembro 2012 la vjetnama ĉefurbo Hanojo fariĝis la gastiganto de la 18a Azia Sportkunveno de la jaro 2019, venkinte la indonezian urbon Surabaya. Marte de la kuranta jaro dum kunveno de la Nacia Asembleo de Vjetnamio okazis varma diskuto pri okazigo de la Azia Sportkunveno.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto