Vizitu Forumon

Japanaj studentoj elpetas brakumon por ĉina-japana amika interrilato

(GMT+08:00) 2014-04-21 16:49:53     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de aprilo la japana ĵurnalo Asahi Shimbun raportis: la 10an de aprilo kelke da japanaj studentoj lernantaj en Pekino procedis pri la aktiveco "libera brakumado" sur la komerca strato Wangfujing; ili esperis, ke tiu ĉi ago povos alporti amikan etoson al la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, nun falintaj en valon.

Laŭ la raporto, tri studentoj lernantaj, ekz. Watenabe Kohei, en Pekina Universitato, kiel plenumantaj membroj, kaj aliaj tri, kiel kameraistoj, partoprenis en la aktiveco. Surportante aparte faritan T-ĉemizon, sur kiu elspiris amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, ili elpetis "liberan brakumadon" de turistoj, kiuj butikumis sur la strato Wangfujing.

Virino, kiu devenis de la provinco Jilin, diris: "La insularo Diaoyudao estas de Ĉinio." Tamen finfine ŝi kun rideto konsentis pri brakumo. Ŝi aldiris: "Kvankam ekzistas politika problemo, taman Ĉinio kaj Japanio devus esti amikaj. Mi pledas por la penso de junuloj."

Watanabe Kohei kaj aliaj membroj antaŭe timis, ke ilia peto estos rifuzita. Sed en efektiveco ili sukcesis brakumi 30 homojn. Ili asertis, ke ili ricevis kuraĝon.

La agaj membroj esprimis sian senton, ke ĉinoj, kiuj plejparte ne ĝenas sin per politika problemo, akceptis ilin. Ili decidis alŝuti la videon pri la aktiveco en la interreto, por ke tiu ĉi "figuro de Ĉinio" estu videbla al japanoj, kiun ne komunikis japanaj amaskomunikiloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto