Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 21)

(GMT+08:00) 2014-04-21 18:18:59     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de aprilo. En nia hodiaŭa programo unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke 64 homoj mortis en sinko de pasaĝerŝipo de Sud-Koreio; Ĉinio kaj Sud-koreio protestas kontraŭ Japanio pro oferoj de Shinzo Abe al la templo Yasukuni. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Kvin tagoj jam pasis post la sinko de la sud-korea pasaĝerŝipo, kaj nun iras plu la serĉado kaj savado. Sud-Koreio konfirmis, ke ĝis nun 64 homoj mortis, 174 saviĝis, kaj 238 restas netrovitaj. Fronte al kritikoj el diversaj rondoj, sud-korea prezidento Park Geun-hye lunde diris, ke la registaro devas sin ekzameni, fari ĝisfundan enketon pri la akcidento kaj serioze persekuti koncernatojn pri kriminala kaj civila respondeco.

Ŝi asertis, ke la registaro devas fari al si memekzamenon pri la kapablo por traktado de akcidento kaj por urĝa reago. Rilate la ripeton de eraraj donitaĵoj en registaraj bultenoj, ŝi diris, ke la loĝantaro malfidas la registaron, kaj estontece la registaro devas publikigi precizajn donitaĵojn kaj reakiri fidon de la loĝantaro.

Lunde japana ĉefministro Shinzo Abe faris oferojn al la templo Yasukuni en la nomo de la japana ĉefministro.

De la 21a ĝis la 23a de aprilo estas la periodo de printempa oferado en la templo Yasukuni. Ekde decembro de 2012 post kiam Shinzo Abe enoficiĝis kiel japana ĉefministro, li faris oferojn al la templo Yasukuni respektive en la printempa kaj aŭtuna oferado de la pasinta jaro. La 26an de la lasta decembro li publike vizitis la templon.

Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de eksterlandaj Aferoj, diris lunde en Pekino, ke la problemo de la templo Yasukuni estas negativa aktivo de japana registaro, kaj ĝi fariĝos pli kaj pli peza, se la japanaj gvidantoj portos plu ĝin sur la dorso. Li diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio faris proteston kontraŭ Japanio kaj manifestis sian solenan kaj justan starpunkton.

Spite al la maltrankvilo de najbaraj landoj kaj la internacia komunumo japana ĉefministro Shinzo Abe lunde faris oferojn al la templo Yasukuni, kie Japanio honoras A-klasajn krimulojn en la 2a Mondmilito, kaj parto de japanaj funkciuloj senĉese vizitis la templon. Sud-Koreio tre indignas pri tio. La sud-korea registaro diris, ke la agoj de Abe kaj partaj japanaj funkciuloj malobeis spiriton de la deklaro de eksa ĉefministro Tomiichi Murayama kaj malhelpis disvolvadon de bonnajbaraj rilatoj inter landoj en la regiono kaj la regionan stabilecon.

Baldaŭ okazos la plurlanda komuna manovro "Mara Kunlaboro 2014" en Qingdao, Shandong-provinco.

La manovro ĉefe temas pri komuna serĉado kaj savado sur la maro, kaj la taskoj inkluzivas grupan telekomunikadon, grupan aktivadon, maran proviantadon, komunan serĉadon kaj savadon, batalon kontraŭ kidnapo, pafadon per malpezaj armiloj kaj tiel plu. Ĉinio, Pakistano, Indonezio, Singapuro, Hindio, Malajzio, Banglaldeŝo kaj Brunejo sendos militŝipojn, helikopterojn kaj marinfanteriojn al la manovro.

Liang Yang, proparolanto de la ĉina mararmeo, diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke estas konate, ke la japana registaro prenis erarajn agojn, kaj tio serioze vundis la senton de la ĉina popolo kaj influis la duflandajn rilatojn, tial en la nuna situacio estas malkonvene inviti la maran memdefendan forton de Japanio al la manovro.

Dimanĉe en Havano interparolis ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia kuba samrangulo Bruno Rodriguez.

Wang Yi diris, ke kvamkam Ĉinio kaj Kubo estas malproksimaj unu de la alia, tamen la du landoj estas vere bonaj amikoj, bonaj fratoj kaj bonaj kamaradoj. Plifortigi la ĉiu-flankajn amikajn rilatojn kun Kubo ĉiam estas la firma kaj neskuebla eksterlanda politiko de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro. En la nuna komplika internacia situacio, Ĉinio kaj Kubo devas plifortigi interŝanĝon, kunordigon kaj strategian kunlaboron.

Bruno Rodriguez diris, ke Kubo kaj Ĉinio havas profundan kaj tradician amikecon, kaj ĉiu-flanke kunlaboras en ekonomia, eduka, sciencteknika, kultura kaj aliaj kampoj. La du landoj havas komunajn konsentojn en internaciaj aferoj. Kubo volontas kune kun Ĉinio plifortigi interŝanĝon de disvolvaj spertoj, ekspansiigi reciproke profitajn kunlaborojn en ekonomia kaj komerca, investa kaj aliaj kampoj, plifortigi kunordigon kaj kunagon en la kunlaboro inter Latin-Ameriko kaj Ĉinio, kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn.

Sabate en Hue, Vjetnamio okazis la 2a kunveno de kulturaj ministroj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la 6a kunveno de kulturaj ministroj de membroj de la Asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Ĉina delegacio sub la gvidado de kultura ministro Cai Wu ĉeestis la kunvenojn.

En la kunveno de kulturaj ministroj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio Cai Wu interŝanĝis opiniojn kun kolegoj el la Asocio pri oportuno kaj defio de la kultura kunlaboro, profundigo de kultura kunlaboro, aranĝoj de la kultur-interŝanĝa jaro de Ĉinio kaj la Asocio kaj konstruado de la mara itinero de la Silka Vojo, kaj akordiĝis kun ili pri multaj temoj. En la kunveno estis adoptita la agadplano pri kultura kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio por la periodo de 2014 ĝis 2018.

Palestina oficisto diris diamanĉe, ke en la kunveno de la leĝdona komitato okazonta la 26an de aprilo Palestina Liberiga Organizo diskutos pri la rimedoj, eble alprenotaj de Palestino post malsukceso de ĉi-foja Pacintertraktado, inkluzive pri malorganizo de la Palestina Nacia Aŭtoritato.

Abu-Yousef, membro de la plenuma komitato de Palestina Liberiga Organizo diris en la sama tago, ke unu el la alfrontataj elektoj de palestina prezidento Abbas estas malorganizi la Palestinan Nacian Aŭtoritaton por fari Palestinon okupata lando kaj doni leĝan premon kaj internacian premon al la okupado de Israelo.

Sabate oficisto de ĉina ambasadorejo en Sudano diris, ke la 18an de aprilo en la ŝtato West Kordofan du ĉinaj inĝenieroj estis kidnapitaj de neidentigitaj armitoj, kaj nun ili estas ne trovitaj.

La oficisto diris, ke la ĉina ambasadorejo komencis urĝan mekanismon tuj post kiam ĝi ricevis la informon, kaj tenas kontakton kun koncernaj departementoj de Sudano. Ĉinio postulas al la sudana flanko pozitive fari savadon sur la bazo de sekureco de la ostaĝoj.

Funkciulo de la Irana Atom-Energia Organizo dimanĉe diris, ke Irano jam finis la diluon de sia riĉigita uranio kun denseco de 20%, difinitan en la unuaperioda interkonsento.

La irana Novaĵ-Televido raportis, ke Behrouz Kamalvandi, proparolanto de la Irana Atom-Energia Organizo, diris tiutage, ke laŭ la unuaperioda interkonsento, Irano devas dilui duonon de la posedataj 209 kilogramoj da riĉigita uranio ĝis la denseco de 5%, kaj nun Irano jam finis tiun ĉi laboron.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto