Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 22)

(GMT+08:00) 2014-04-22 17:56:24     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Hodiaŭ estas la 22-a de aprilo, la 45-a Monda Tago de la Tero, kaj por tiu ĉi tago Unuiĝintaj Nacioj difinis la ĉeftemon de "Verdaj Urboj". Do en nia hodiaŭa programo unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke pli ol cent homoj mortis en ŝipopereo en Sud-Koreio; cent japanaj funkciuloj vizitis la templon Yasukuni. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Pro boniĝo de hidrologiaj kondiĉoj en la maro, kie sinkis la sud-korea pasaĝerŝipo Sewol en la 16a de aprilo, la sud-koreaj savantoj tagnokte intense laboras. Sud-korea mediato raportis, ke ĝis la 10a horo marde matene mortis 104 homoj kaj restis netrovitaj 198 aliaj, inkluzive de du ĉinaj civitanoj.

Tiutage Sud-Koreio planis sendi 212 ŝipojn, 34 aviadilojn kaj pli ol 550 skafandristojn al la serĉado, kaj du submaraj robotoj estis jam transportitaj al la okazejo.

Matene de la 22a de aprilo Yoshitaka Shindo, japana ministro pri internaj aferoj kaj komunikado, refoje vizitis la templon Yasukuni, kiu konsekras krimulojn de la Dua Mondmilito. Ankoraŭ pli ol 140 parlamentanoj de Japanio vizitis la templon Yasukuni en la sama tago.

De la 21a ĝis la 23a de aprilo okazas printempa oferado en la templo Yasukuni. Tio estas la dua vizito de Yoshitaka Shindo al la templo de post la 12a de aprilo. La 21an de aprilo Shinzo Abe faris oferojn al la templo Yasukuni en la nomo de la japana ĉefministro.

Lunde en Yangzhou, Jiangsu-provinco, partoprenante en la 9a Nordorient-Azia Triflanka Forumo, Liu Jianchao, asistanto de la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke pro konata kialo la nuna situacio de kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sudkoreio estas serioza. La ĉina registaro alte atentas la kunlaboron de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, volontas kune klopodi kun la amikaj fortoj, kiuj klopodas por la amikeco inter la tri landoj, akceli interkomprenon, solvi diverĝojn kaj doni energion al paco, stabileco kaj komuna disvolviĝo de la tri landoj kaj eĉ de la tuta nordorienta Azio.

Liu Jianchao opinias, ke retrorigardante la historion kaj frontante al la estonteco, oni devas bone trakti la sentemajn problemojn laŭ la ĝenerala konsidero pri regiona paco kaj stabileco, kaj akceli politikan fidon; kiel eble plej frue fini la intertraktadon pri la liberkomerca regiono de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj laborojn pri validiĝo de la investa interkonsento de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj profundigi kunlaborojn pri energio, mediprotekto kaj homaj sciencoj.

Marde en Qingdao inaŭguriĝis la 14a Jarkunveno de la Okcident-Pacifika Mararmea Simpozio. Al la jarkunveno ĉeestis pli ol 150 gvidantoj kaj reprezentantoj de maraj armeoj el 25 landoj, inkluzive de 21 membrolandoj, tri observanto-landoj de la simpozio kaj Pakistano, kiu petas esti observanto de la simpozio.

Wu Shengli, prezidanto de la jarkunveno, membro de la Centra Milita Komisiono kaj komandoro de la ĉina mararmeo, faris salutparolon en la inaŭguro. Li diris, ke danke al klopodoj de ĉiuj membrolandoj kaj observanto-landoj en la lastaj jaroj, senĉese riciĝis enhavoj de kunlaboro, vastiĝis kunlaboraj kampoj kaj fortiĝas strategia fido kadre de la Okcident-Pacifika Mararmea Simpozio.

La simpozio ne nur estas grava mekanismo kaj modelo de la regiona kunlaboro pri mara sekureco, sed ankaŭ ludas pli kaj pli gravan rolon en maraj afroj de la tuta mondo pro senĉesa grandiĝo de sia influo. La praktiko pruvis, ke kunlaboro povas akiri fidon, fido povas alporti komunan gajnon. Li esperas, ke ĉiuj membrolandoj kaj observanto-landoj akcelos reciprokan komprenon kaj fidon inter la maraj armeoj kaj plu profundigos pragmatan kunlaboron.

Lunde Evan Medeiros, supera direktoro de Konsilio de la Blanka Domo pri Nacia Sekureco, kiu respondecas pri aziaj aferoj, esprimis sian opinion pri la baldaŭa vizito de usona prezidento Barack Obama al Azio, "Ni rimarkis la dubon en Azio, ĉu la vizito de prezidento Obama celas reteni Ĉinion. La respondo certe estas ne. Por Usono reteni Ĉinion estas tute sensence."

Marde Obama komencos la viziton al Japanio, Sud-Koreio, Malajzio kaj Filipinio, kaj tio estas lia kvina vizito al Azi-Pacifiko. Ĉar la kvar landoj situas en nordorienta kaj sudorienta Azio, Japanio kaj iu alia lando havas teritorian konflikton kun Ĉinio, oni dubas, ke la vizito de Obama celas reteni Ĉinion.

Evan Medeiros klare deklaris, ke la vizito de Obama tute ne celas reteni Ĉinion. "La kvanto de la duflanka komerco inter Usono kaj Ĉinio jam atingis 500 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj Usono ne devas reteni Ĉinion."

Lastatempe en Havano kuba revolucia gvidanto Fidel Castro renkontiĝis kun Wang Yi, kiu vizitis Kubon.

Fidel Castro diris, ke la konstruado kaj disvolvado de Ĉinio akiris grandan atingon kaj faris gravajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la homaro. La rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio eniras en la historie plej bonan periodon. La du flankoj devas subteni unu la alian kaj lerni unu de la alia por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn akiri pli grandan progreson.

Wang Yi diris, ke Ĉinio persistos en la longtempa amika politiko, daŭrigos la altrangulajn kontaktojn, plifortigos interŝanĝojn de spertoj pri administrado, profundigos reciprokprofitajn kunlaborojn en diversaj kampoj kaj vigligos la rilatojn kun Kubo.

Lunde en Karako venezuela prezidento Nicolas Maduro renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi. Li diris, ke de post la starigo de la strategia partnereco de komuna disvolvado inter Venezuelo kaj Ĉinio multe progresis kaj fruktodonis la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj; la venezuela registaro volas disvolvi plu la amikecon inter la du landoj, iniciatitan de Hugo Chávez kaj ĉinaj gvidantoj, antaŭenigi la duflankajn rilatojn kaj akceli kunlaboron inter latin-amerikaj landoj kaj Ĉinio.

Wang Yi diris, ke Venezuelo estas grava lando en Latin-Ameriko kaj havas tradician amikecon kun Ĉinio; la du flankoj devas preni la 40an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo kiel la oportunon, profundigi kunlaboron kaj krei brilan estontecon de la rilatoj; Ĉinio deziras al Venezuelo stabilecon de la socio, repaciĝon de la nacio kaj feliĉon de la popolo kaj pli gravan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto