Vizitu Forumon

121 homoj mortis en ŝipopereo en Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2014-04-23 10:11:55     Redaktoro:Shanshan

La 22an de aprilo laborantoj pri serĉado kaj savado renkontis la plej bonan hidrologian kondiĉon de post la 16a de aprilo, kiam sinkis la sud-korea ŝipo Sewol. La komuna serĉa grupo de Sud-Koreio koncentris serĉadon kaj savadon al la 3a kaj la 4a etaĝoj de la pasaĝera kajuto. Laŭ raporto de la sud-korea Novaĵ-Agentejo Yonhap, ĝis la 21a horo de la sama tago, mortis 121 homoj kaj restis netrovitaj 181 aliaj, inkluzive de du ĉinaj civitanoj.

La sinko okazis dum la matenmanĝa tempo. La serĉa grupo supozas, ke granda parto da pasaĝeroj eble troviĝas en la manĝejo de la 3a etaĝo. Tamen laŭ informo de sud-korea televidstacio YTN, la serĉa grupo ankoraŭ ne povas malfermi la pordon, tra kiu oni povas eniri en la manĝejon. La serĉado ankoraŭ ne estas tiel rapida kiel la planita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto