Vizitu Forumon

Ĉinio protestas kontraŭ tio, ke la insularo Diaoyu estas aplikebla objekto por la Japana-Usona Sekureca Traktato

(GMT+08:00) 2014-04-23 17:52:11     Redaktoro:Xiong Linping

La 23an de aprilo en la regula gazetara konferenco, rilate al tio, ke la usona prezidento Obama asertis, ke la insularo Diaoyu estas aplikebla objekto por la Japana-Usona Sekureca Traktato, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis sian opinion, ke Ĉinio rezolute protestas kontraŭ tio, ke la insularo Diaoyu estas aplikebla objekto por la Japana-Usona Sekureca Traktato, kaj samtempe, ke Usono devus teni sian promeson ne stari en ies vico ĉe la problemo pri koncernaj teritorio kaj suvereneco.

Qin Gang diris, ke la starpunkto de Ĉinio pri la problemo de la insularo Diaoyu estas klara kaj konsekvenca: la insularo Diaoyu estas imanenta teritorio de Ĉinio, kaj super ĝi Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto