Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 23)

(GMT+08:00) 2014-04-23 17:53:32     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Hodiaŭ estas la 23-a de aprilo, la Monda Tago de la Libro. Ĝi estas festotago de Unesko por legado kaj rajtoj de aŭtoroj ekde la jaro 1995. En nia hodiaŭa programo unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke ekis multlanda mararmea ekzercado "Mara Kunlaboro-2014"; Rusio-favoraj fortoj en orienta Ukrainio deklaris okazigon de plebiscito. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Je la 5a horo merkrede frumatene en Qingdao komenciĝis la multlanda mararmea ekzercado "Mara Kunlaboro-2014". La ekzercado estis organizita de Ĉinio por memorfesti datrevenon de la fondiĝo de la ĉina mararmeo. En la ekzercado partoprenas tri komunaj formacioj konsistantaj el 19 ĉinaj kaj fremdlandaj militŝipoj, sep helikopteroj kaj marinfanterianoj.

La 20a interkonsiliĝo de altrangaj oficistoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj la 7a kunveno de altrangaj oficistoj por efektivigo de la Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro okazis en la 21a kaj 22a de aprilo en Phattaya, Tajlando. Diverslandaj altrangaj oficistoj interŝanĝis opiniojn kaj atingis vastajn komunajn konsentojn pri daŭra antaŭenpuŝo de la ĉiu-flanka kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, precipe profundigo kaj ekspansiigo de pragmata mara kunlaboro.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin kaj tajlanda samrangulo Sihasak Phuangketkeow okazigis komunan gazetaran konferencon.

Merkrede matene ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun sud-korea prezidento Park Geun-hye.

Xi diris: "Nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio bone disvolviĝas. Ni renkontiĝis dum la Pintkonferenco pri Nuklea Sekureco en Nederlando en la lasta monato kaj kune konfirmis la komunan volon por senĉese antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj kaj konservi pacon kaj stabilecon en la regiono. Ni tenas oftan kontakton, kaj tio montras la intimecon kaj gravecon de la dulandaj rilatoj. Mi invitas prezidenton Park Geun-hye ĉeesti la neoficialan kunvenon de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en novembro de la kuranta jaro."

Park Geun-hye diris, ke nun la kunlaboro inter Sud-Koreio kaj Ĉinio pli intensiĝas en ĉiuj kampoj kaj la amikeco inter la du popoloj senĉese profundiĝas. Ŝi bonvenigas kaj atendas prezidanton Xi Jinping viziti Sud-Koreion, kaj volas interŝanĝi opiniojn kun li pri la dulandaj rilatoj kaj gravaj problemoj de la mondo.

Xi Jinping refoje kondolencis prezidenton Park Geun-hye pri sinko de la pasaĝerŝipo Sewol, kiu kaŭzis morton kaj perdiĝon de granda nombro da homoj, inkluzive de 4 ĉinoj. Li diris, ke Ĉinio liveros sav-aparatojn al Sud-Koreio kaj transportos ilin al okazejo de la akcidento kiel eble plej rapide, laŭ peto de Sud-Koreio.

Park dankis Ĉinion kaj priploris la ĉinajn viktimojn en la akcidento. Ŝi esprimis simpation al Ĉinio ankaŭ pri la perdiĝinta aviadilo de la malajzia aerkompanio.

Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri situacio de la Korea Duoninsulo. Xi emfazis, ke Ĉinio senŝanceliĝe klopodos por sennukleigo de la Korea Duoninsulo, firme konservos pacon kaj stabilecon de la regiono kaj persistos ĉe la opinio pri paca solvado de problemoj. Ĉinio volas teni intensan kontakton kaj kunordigon kun Sud-Koreio kaj esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj klopodos por mildigi la situacion kaj konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Park diris, ke Sud-Koreio admiras kaj dankas Ĉinion pro la konstruema klopodo kaj volas teni kontakton kaj kunlaboron kun Ĉinio.

Lastatempe la situacio en sudorienta Ukrainio senĉese serioziĝis. Marde la provizora koalicia registaro de la Donecka Popola Respubliko, fondita de manifestaciantoj, kiuj subtenas federaciigon, okazigis gazetaran konferencon kaj anoncis okazigon de plebiscito en la 11a de majo. Ankaŭ la Rusio-favoraj fortoj en la alia orienta regiono Luhansko anoncis okazigon de plebiscito. Tiutage la aganta ukraina prezidento Oleksander Turchynov postulas al la armeo kaj polico rekomenci kontraŭteroristan agon en orienta parto de la lando. Samtempe la internacia komunumo intense konsiliĝas.

La retejo de ukraina parlamento marde publikigis deklaron de Turchynov. La deklaro postulas al potencaj departementoj rekomenci kaj preni efikajn kontraŭteroristajn rimedojn por protekti civitanojn en orienta Ukrainio.

En la sama tago Turchynov kaj ĉefministro Arseniy Yatsenyuk respektive intervidiĝis kun vizitanta vicprezidento de Usono Joseph Biden. Poste en gazetara konferenco, Biden diris, ke Usono ne agnoskas la rusan kontraŭleĝan okupadon de Krimeo por ĉiam. Usono klopodos por unueca Ukrainio. Li diris, ke Usono helpas Ukrainion solvi problemon de energiprovizado kaj prenos rimedojn por ke neniu lando povu preni energifonton kiel politikan armilon kontraŭ Ukrainio kaj Eŭropo. Li diris ankaŭ, ke Usono decidis asigni 50 milionojn da usonaj dolaroj al Ukrainio por helpi disvolvadon de Ukrainio en ĉiuj kampoj.

Yatsenyuk diris, ke la rusa instanco devas tuj retiri siajn specialajn trupojn el orienta Ukrainio. Li diris ankaŭ, ke Ukrainio esperas fari vastan kunlaboron kun Usono kaj Eŭropo en la kampo de energifonto por liberiĝi de la dependo de Rusio.

Usona prezidento Barack Obama atingos Japanion vespere de la 23a de aprilo kaj komencos sian viziton al 4 aziaj landoj. La 22an de aprilo japana registaro oficiale publikigis tagordon de lia vizito.

Laŭ la tagordo Obama restos en Japanio de la 23a ĝis la 25a de aprilo. Vespere de la 23a, atinginte la Tokian Haneda-Flughavenon, Obama ĉeestos al la neoficiala bankedo, prezidota de japana ĉefministro Shinzo Abe. Matene de la 24a de aprilo renkontiĝos la dulandaj ŝtatgvidantoj. En la sama tago Obama ĉeestos al la bonveniga ceremonio en la imperiestra palaco kaj renkontiĝos kun geedzoj de mikado. Posttagmeze de la sama tago la du ŝtatgvidantoj ĉeestos la komunan gazetaran konferencon, kaj poste Obama vizitos japanan Nacian Muzeon de Estonta Scienco kaj Novigo kaj templon Meiji Jingu por sperti sciencteknikon kaj kulturon de Japanio. Vespere Obama partoprenos en la bonveniga bankedo en japana imperiestra palaco. Matene de la 25a de aprilo li ekveturos al Sud-Koreio.

Merkrede sud-koreaj serĉantoj elakvigis pli ol 20 kadavrojn de mortintoj en pereo de la pasaĝerŝipo Sewol. La mortintoj plejparte estis lernantoj. Oni konfirmis, ke 150 homoj mortis, kaj 152 aliaj restas netrovitaj.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto