Vizitu Forumon

Wang Yi: Oni transformu politikan fidon de Ĉinio kaj Argentino en frukton de pragmata kunlaboro

(GMT+08:00) 2014-04-24 10:30:31     Redaktoro:Shanshan

La 23an de aprilo en Bonaero, Argentino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun argentina samrangulo Héctor Timerman.

Wan Yi diris, ke en la lastaj jaroj senĉese profundiĝis la dulanda politika fido, rimarkindaj estis reciprokprofitaj kunlaboroj, grandiĝas interhomaj interŝanĝoj, la du landoj tenis intimajn kunlaborojn en internaciaj aferoj. La du landoj devas plialtigi la duflankajn rilatojn, profundigi strategian kunlaboron, liberigi kunlaborajn potencialojn por realigi komunan disvolviĝon kaj protekti komumajn interesojn.

Héctor Timerman diris, ke disvolvado de la strategiaj kunlaboroj inter Argentino kaj Ĉinio montras komunajn interesojn de la du landoj, kaj ankaŭ estas komuna volo de la du popoloj. Argentino dankas Ĉinion pro ĝia longtempa subteno. Ambaŭ flankoj konsentis, ke ĉi-jare okaze de la 10-jariĝo de establo de la strategia partnereco, la du landoj daŭrigu la aferon de la antaŭuloj kaj trabatu la vojon al la estonteco por forte antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto