Vizitu Forumon

Fatah kaj Hamas subskribis repaciĝan interkonsenton

(GMT+08:00) 2014-04-24 11:43:27     Redaktoro:Shanshan

La 23an de aprilo palestina prezidento Abbas diris en oficiala deklaro, ke en la sama tago Fatah, gvidata de li, kaj Hamas, kiu regas Gazaon subskribis repaciĝan interkonsenton. Ambaŭ konsentis establi koalician registaron en la venontaj 5 semajnoj kaj okazigi tutlandan elektadon ene de 6 monatoj post fondiĝo de la koalicia registaro.

Abbas diris, ke la sukcesa subskribo de la repaciĝa interkonsento akiris subtenojn de arabaj landoj kaj la internacia komunumo. Li diris: "La interna repaciĝo servos por antaŭenpuŝi strategion de la ŝtato de Palestino kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo."

Vespere de la 23a de aprilo oficejo de israela ĉefministro publikigis deklaron, dirante, ke Israelo decidis nuligi la pacintertraktadon kun Palestino, kiu laŭplane devus esti okazigita tiu-vespere. Laŭ raporto de israela amaskomunikilo, la sekureca kabineto de Israelo kunvenos en la 24a de aprilo por diskuti pri la situacio post repaciĝo de Fatah kaj Hamas.

La 23an de aprilo en la regula gazetara konferenco Jennifer Rene Psaki, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke Usono desapontiĝis pri la repaciĝo de la du sektoj de Palestino. Ŝi diris, ke la momento de la repaciĝo estas maltrankviliga. Tio komplikos la situacion de la paca intertraktado de Mezoriento kaj influos klopodon de diversaj flankoj por longigi la pacan intertraktadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto