Vizitu Forumon

En Sanya okazis la monda konferenco pri vojaĝo kaj turismo por 2014

(GMT+08:00) 2014-04-24 17:34:29     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de aprilo en Sanya de la provinco Hainan, Ĉinio, inaŭguriĝis la monda konferenco pri vojaĝo kaj turismo por 2014, kaj al la konferenco ĉeestis ĉirkaŭ 800 turismadaj reprezentantoj el 62 landoj kaj regionoj. La ĉina vicĉefministro Wang Yang partoprenis en la inaŭguro kaj faris salutparolon.

En sia salutparolo Taleb Rifai, ĝenerala sekretario de la Monda Turisma Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, esprimis sian vidpunkton, ke nuntempe, kiam la monda ekonomio estas malrapide revigliĝanta, necesas denove taksi turismadon, la industrio, kiu kreskas plej rapide kaj plej elaste, kaj starigi evolumodelon, kiu baziĝas sur humaneco, toleremo, respekto al la homaro kaj la planedo; tiu ĉi konferenco havas gravan signifon por turisma industrio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto