Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 24)

(GMT+08:00) 2014-04-24 17:56:42     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping, kaj bonvenon al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de aprilo. Hodiaŭ antaŭ 44 jaroj, do en la 24-a de aprilo, 1970 Ĉinio sukcese lanĉis la 1-an artefaritan sateliton Dongfanghong-1 per la transporta raketo Changzheng-1. En nia hodiaŭa programo unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio protestas kontraŭ Japanio pri la insularo Diaoyu; okazis la dua konferenco pri mekanismo de ĉina-brita altnivela interkomunikiĝo en homaj sciencoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en la regula gazetara konferenco, rilate al tio, ke la usona prezidento Obama asertis, ke la insularo Diaoyu estas aplikebla objekto por la Japana-Usona Sekureca Traktato, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esprimis sian opinion, ke Ĉinio rezolute protestas kontraŭ tio, ke la insularo Diaoyu estas aplikebla objekto por la Japana-Usona Sekureca Traktato, kaj samtempe, ke Usono devus teni sian promeson ne stari en ies vico ĉe la problemo pri koncernaj teritorio kaj suvereneco.

Qin Gang diris, ke la starpunkto de Ĉinio pri la problemo de la insularo Diaoyu estas klara kaj konsekvenca: la insularo Diaoyu estas imanenta teritorio de Ĉinio, kaj super ĝi Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon.

Ĵaŭde matene en Tokio usona prezidento Barack Obama intertraktis kun japana ĉefministro Shinzo Abe. Ili interŝanĝis opiniojn pri fortigo de la usona-japana alianco kaj la interkonsento de Trans-Pacifika Partnereco. Tio estas la refoja vizito de Obama al Japanio post tri jaroj kaj duono kaj ankaŭ la unua vizito de usona prezidento kiel ŝtata gasto al la lando post 18 jaroj.

Antaŭ tio Obama ĉeestis la bonvenigan ceremonion en la imperiestra palaco de Japanio kaj renkontiĝis kun geedzoj de la japana imperiestro. Je la 10a horo kaj 30 minutoj li komencis la intertrakton kun Abe en hotelo en Tokio. Abe diris, ke li esperas, ke la japana-usona alianco ludos gvidan rolon por firmigi pacon kaj prosperon de Azi-Pacifiko. Obama respondis, ke la usona-japana alianco estas la bazo de azi-pacifika sekureco, kaj li kredas, ke la du flankoj akiros novan progreson.

Merkrede Yamaguchi Natsuo, ĉefo de la partio New Komeito de la reganta koalicio de Japanio, kritikis ĉefministron Shinzo Abe, ke li intencas forigi la malpermeson de la rajto pri kolektiva defendo per flekseblaj rimedoj.

Yamaguchi Natsuo diris tiuvespere en televida programero, ke Abe intencas forigi la malpermeson de la rajto pri kolektiva defendo per ŝanĝo de la registara interpreto pri artikoloj de la konstitucio; tio estas unuflanka ago ignoranta la nacian volon.

Li kontestis la aserton de la registaro de Abe pri limigita plenumo de la rajto pri kolektiva defendo. Li asertis, ke se oni permesas al la registaro plenumi la rajton pri kolektiva defendo, la starpunkto kaj interpreto malakordos kun tiuj de kelkaj antaŭaj registaroj.

Merkrede en Pekino la ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj la brita porsana ministro Jeremy Hunt kune prezidis la duan konferencon pri mekanismo de ĉina-brita altnivela interkomunikiĝo en homaj sciencoj.

Liu Yandong esprimis, ke ĉi-jare estas la 10-jariĝo de la stariĝo de la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio; en la 10 jaroj la du landoj faris praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj en diversaj niveloj, tio ne nur favoras la popolojn de Ĉinio kaj Britio, sed ankaŭ faras gravan kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj por paco kaj evoluado de la mondo.

Post la konferenco Liu Yandong kaj Jeremy Hunt kune subskribis la protokolon por la dua konferenco pri mekanismo de ĉina-brita altnivela interkomunikiĝo en homaj sciencoj.

Merkrede en Bonaero, Argentino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun argentina samrangulo Héctor Timerman.

Wan Yi diris, ke en la lastaj jaroj senĉese profundiĝis la dulanda politika fido, rimarkindaj estis reciprokprofitaj kunlaboroj, grandiĝas interhomaj interŝanĝoj, la du landoj tenis intimajn kunlaborojn en internaciaj aferoj. La du landoj devas plialtigi la duflankajn rilatojn, profundigi strategian kunlaboron, liberigi kunlaborajn potencialojn por realigi komunan disvolviĝon kaj protekti komumajn interesojn.

Héctor Timerman diris, ke disvolvado de la strategiaj kunlaboroj inter Argentino kaj Ĉinio montras komunajn interesojn de la du landoj, kaj ankaŭ estas komuna volo de la du popoloj. Argentino dankas Ĉinion pro ĝia longtempa subteno. Ambaŭ flankoj konsentis, ke ĉi-jare okaze de la 10-jariĝo de establo de la strategia partnereco, la du landoj daŭrigu la aferon de la antaŭuloj kaj trabatu la vojon al la estonteco por forte antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj.

Ĝis la 20a horo de la 23a de aprilo laŭ la loka tempo oni konfirmis, ke en pereo de la pasaĝerŝipo Sewol 156 homoj mortis, kaj 146 aliaj restas netrovitaj, inkluzive de du ĉinaj civitanoj.

Merkrede palestina prezidento Abbas diris en oficiala deklaro, ke en la sama tago Fatah, gvidata de li, kaj Hamas, kiu regas Gazaon subskribis repaciĝan interkonsenton. Ambaŭ konsentis establi koalician registaron en la venontaj 5 semajnoj kaj okazigi tutlandan elektadon ene de 6 monatoj post fondiĝo de la koalicia registaro.

Abbas diris, ke la sukcesa subskribo de la repaciĝa interkonsento akiris subtenojn de arabaj landoj kaj la internacia komunumo. Li diris: "La interna repaciĝo servos por antaŭenpuŝi strategion de la ŝtato de Palestino kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo."

Vespere de la 23a de aprilo oficejo de israela ĉefministro publikigis deklaron, dirante, ke Israelo decidis nuligi la pacintertraktadon kun Palestino, kiu laŭplane devus esti okazigita tiu-vespere. Laŭ raporto de israela amaskomunikilo, la sekureca kabineto de Israelo kunvenos en la 24a de aprilo por diskuti pri la situacio post repaciĝo de Fatah kaj Hamas.

Tiutage en la regula gazetara konferenco Jennifer Psaki, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke Usono desapontiĝis pri la repaciĝo de la du sektoj de Palestino. Ŝi diris, ke la momento de la repaciĝo estas maltrankviliga. Tio komplikos la situacion de la paca intertraktado de Mezoriento kaj influos klopodon de diversaj flankoj por longigi la pacan intertraktadon.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto