La 23an de aprilo Leung Chun Ying, ĉefadministranto de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono, anoncis, ke Hongkongo kaj Filipinio venis en akordon pri la evento de ostaĝigo, kaj la registaro de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono decidis nuligi de tiu tago la sankcion kontraŭ Filipinio kaj malaltigi de nigra ĝis flava la nivelon de averto pri vojaĝo al Filipinio.
Leung diris, ke de post la pasintjara intertraktado kun filipina prezidento en Indonezio, la registaro de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono tenis interkonsiliĝon kun la filipina registaro kaj postulis, ke la filipina registaro faru pardonpeton kaj kompenson, punu koncernatojn kaj certigu la sekurecon de turistoj laŭ kvar apelacioj de la viktimoj de la ostaĝigo kaj iliaj parencoj.