Vizitu Forumon

La pitoreskejo Wulingyuan

(GMT+08:00) 2014-07-01 17:20:26     Redaktoro:Selena

El: Zhou Changguo/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La pitoreskejo Wulingyuan, kun areo de 500 kvadrataj kilometroj, situas en la nordokcidenta parto de Hunan-provinco, centra Ĉinio. Ĝi konsistas el la arbarparko Zhangjiajie, la naturparko Suoxiyu kaj la naturparko Tianzishan. La vizitindejo Wulingyuan estas kun sabloŝtona kaj montkrestara terformo, kiu estas malofte vidata en la mondo. Tie abundas specoj de sovaĝaj bestoj kaj plantoj. Pro la natura medio kaj ekologia sistemo, ĝi estas nomata kiel labirinto de la naturo kaj la plej alloga montaro en la mondo.

Antaŭ centoj da milionoj da jaroj, Wulingyuan estis vasta oceano. Dank' al eksterordinare lerta skulptado de la naturo, nun ĝi havas multajn belajn naturajn pejzaĝojn. Tie staras majestaj montpintoj, kruciĝas riveroj kaj ĉarmas grotoj. Ĝia granda natura valoro kaj forta sovaĝeco allogas turistojn ĉinajn kaj alilandajn, kaj ĝi ĝuas renomon pro kuriozaj montoj, groteskaj rokoj, ravinoj, akvofluoj kaj karstaj kavernoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto