Vizitu Forumon

Afrika ekonomikisto kuraĝigis afrikajn landojn kapti ŝancon por akceli industriigon

(GMT+08:00) 2014-07-03 08:42:49     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe altranga konsilisto de plenuma direktoro de Internacia Mona Fonduso en Afriko kaj ekonomikisto Koffi Alle publikigis artikolon la Forumo de Afrika Ekonomia Loĝkvartalo apelaciante, ke afrikaj landoj devas kapti la ŝancon, ke Ĉinio translokigis industrion al afrikaj landoj, por akceli la regionan industrigon.

En la artikolo kun la titolo Prenu Pli Kuraĝajn Strategiojn pri Ĉinio, Koffi Alle montris, ke delonge Ĉinio altiris ekonomian kreskon de Afriko, precipe de la suda parto de Afriko, per fortigo de komerco kaj investo al konstruado de bazaj instalaĵoj de afrikaj landoj. Pro tio tiuj afrikaj landoj gajnis ekonomian repagon per siaj naturaj resursoj. Tamen nun la afrikaj landoj bezonas ŝanĝi la antaŭan ekonomian modelon kaj devas disvolvi fabrikan industrion, ĉar fabrikado estas motorforto por akceli ekonomian kreskon.

Kofii Alle ankaŭ analizis iujn problemojn ekzistantajn en la nuna disvolviĝa modelo.

Ekzemple, multaj nunaj projektoj de bazaj instalaĵoj nur celas bonigi la urban medion aŭ oportunigi ekstrakti minaĵojn. Tial kvankam oni investis multon al la projektoj, tamen ne estas evidenta la kresko de ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto