Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 11)

(GMT+08:00) 2014-07-11 16:29:45     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke fermiĝis la 6a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo; inaŭguriĝis Tutmonda Jarkonferenco de Ekologia Forumo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede kaj ĵaŭde en Pekino okazis la 6a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo. Ĉina vicĉefministro Wang Yang kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi, specialaj reprezentantoj de Xi Jinping, prezidis la dialogon kune kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj fiska sekretario Jacob Lew, specialaj reprezentantoj de usona prezidento Barack Obama. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri plenumo de komunaj konsentoj, atingitaj de la dulandaj ŝtatestroj, konstruo de la novtipaj rilatoj de grandaj landoj, kaj serio da strategiaj, longtempaj kaj ĉiu-flankaj problemoj, atingis vastajn komunajn konsentojn kaj akiris pozitivajn rezultojn.

La du landoj pozitive taksis la akiritajn progresojn de la duflankaj rilatoj en la pasintaj 35 jaroj post establo de la diplomatiaj rilatoj, kaj asertis, ke ili klopodos fortigi altrangajn kaj ĉiu-nivelajn interŝanĝojn. La dulandaj ŝtatestroj tenos oftajn kontaktojn per vizitoj, kunvenoj, telefonparoloj kaj aliaj manieroj.

Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, konigis la 6an Ĉina-Usonan Strategian kaj Ekonomian Dialogon ĵaŭde en gazetara konferenco. Li diris, ke en la unua tago la dialogo ellasis al la tuta mondo gravan informon, ke Ĉinio kaj Usono sekvos la ĝeneralan direkton konstrui la novtipajn rilatojn de grandaj landoj per kunlaboro.

Ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry, fiska sekretario Jacob Lew kaj aliaj membroj de la usona delegacio por la 6a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5a Ĉina-Usona Altnivela Konsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo.

Xi Jinping diris, ke la 6a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5a Ĉina-Usona Altnivela Konsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo akiris pozitivan rezulton kaj ellasis gravan informon bonig la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

John Kerry kaj Jacob Lew diris, ke ili faris fruktodonan dialogon kaj konsiliĝon kun ĉinaj kolegoj, kaj ke prezidento Barack Obama bonvenigas kaj volas vidi potencan, prosperan kaj stabilan Ĉinion; Usono ne intencas reteni Ĉinion nek intencas kontraŭi al kaj konflikti kun Ĉinio. Ili diris, ke Usono subtenas al Ĉinio plenamplekse profundigi reformadon, kaj ke la ekonomia disvolvado de Ĉinio utilas al Usono.

Ĵaŭde posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry kaj fiska sekretario Jacob Lew, specialaj reprezentantoj de usona prezidento Barack Obama por la 6a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5a Ĉina-Usona Altnivela Konsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo.

Li Keqiang diris, ke la Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la Ĉina-Usona Altnivela Konsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo liveris gravajn platformojn por fortigi fidon kaj akceli kunlabron de la du landoj. La komunaj interesoj de Ĉinio kaj Usono estas pli grandaj ol diverĝoj.

John Kerry kaj Jacob Lew diris, ke kiel du plej grandaj ekonomioj kaj gravaj kunlaboraj partneroj de la mondo, Usono kaj Ĉinio ekonomie dependas unu de la alia, kaj fortigi kunlaboron utilas al la du landoj kaj la tuta mondo.

Ĵaŭde la Ŝtata Energi-Administracio de Ĉinio informis, ke tiutage direktoro de la Ŝtata Energi-Administracio Wu Xinxiong kaj usona sekretario pri energio Ernest Moniz kune subskribis Komprenan Memorandon de la Ŝtata Energi-Administracio de Ĉinio kaj la Usona Departemento de Energio pri Kunlaboro de Strategia Petrol-Rezervo.

Wu Xinxiong diris, ke Ĉinio kaj Usono havas multajn oportunojn por strategia kunlaboro en la kampo de energio, kaj daŭrigi bonan tendencon de la kunlaboro havas gravan signifon por ambaŭ landoj. Ernest Moniz konsentis kun Wu Xinxiong pri la propono. Li diris, ke la dulandaj energiadministracioj devas fortigi kunlaboron kaj rapidigi la paŝon solvi plurajn demandojn elmetitajn dum la strategia kaj ekonomia dialogo.

Vendrede en Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco, Ĉinio inaŭguriĝis Tutmonda Jarkonferenco de Ekologia Forumo. Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan leteron al la konferenco.

En la nomo de la ĉina registaro Li Keqiang esprimas gratulon al la konferenco. Li diras, ke ekologia civilizacio fontas de la memekzameno de la homaro pri evoluigo kaj rilatas al la feliĉo de la nuna homaro kaj al la disvolva spaco de la sekvaj generacioj. Li akcentas, ke Ĉinio metas progresigon de ekologia civilizacio sur elstaran lokon de ŝtata modernigo kaj persistas en la principo protekti ekologian medion dum evoluigo kaj evoluigi la landon sub la premiso de protekto.

Ĵaŭde ukraina funkciulo diris, ke la registara armeo de Ukrainio jam regas pli ol du trionojn de la teritorio en Donecko kaj Luhansko, orienta Ukrainio. En la sama tago Rusio postulis al Ukrainio tuj ĉesigi batalon kaj protestis kontraŭ ĝi pri la refoja bombado de ukrainaj trupoj al kontrolejo ĉe la landlimo kun Ukrainio.

Samtage en gazetara konferenco Alexander Lukashevich, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la nuna plej grava afero estas plenumi la konuman konsenton, atingitan de Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio en la 2a de julio, kaj kiel eble plej rapide haltigi batalon. Tamen nun Ukrainio ne nur daŭrigas punan agadon en la orienta regiono, sed ankaŭ plivastigas la agadon kaj plifortigas la damaĝon. Alexander Lukashevich diris, ke ĝis nun 110 000 rifuĝintoj forkuris al Rusio, kaj ses federaciaj ŝtatoj de sudokcidenta Rusio estas en urĝa stato pro invado de la rifuĝintoj.

Ĵaŭde franca prezidentejo publikigis komunikon, dirante, ke tiumatene franca prezidento Francios Hollande kaj germana ĉefministro Angela Merkel kune telefone interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin, kaj petis Putin premi la separatistojn en orienta Ukrainio por ke ili intertraktu kun la ukraina instanco, kaj alprenu konkretajn rimedojn regi la landlimon inter Rusio kaj Ukrainio.

Ĵaŭde estis la tria tago de la israela operaco al Gazao. 86 palestinanoj mortis, kaj pli ol 500 aliaj vundiĝis. Palestina prezidento Mahmoud Abbas telefone interparolis kun usona ŝtatsekretario John Kerry, kiu nun vizitas Pekinon, esperante, ke Palestino kaj Usono povos kune klopodi por realigi batalhalton en Gazao. Rusa prezidento Vladimir Putin alvokis Israelon kiel eble plej rapide haltigi batalon en Gazao. Franca prezidento Francois Hollande alvokis Palestinon kaj Israelon sin deteni.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto