Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 14)

(GMT+08:00) 2014-07-14 17:34:25     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia greka kolego Karolos Papoulias; Germanio denove gajnis Mondpokalon post 24 jaroj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping atingis la grekan insulon Rhodes por teknika halto dum sia vojaĝo al Brazilo por la sesa Kunveno de gvidantoj de la landoj BRICS kaj por ŝtata vizito al kvar landoj de Latin-Ameriko. Dum la halto li renkontiĝis kun greka prezidento Karolos Papoulias. La du ŝtatestroj faris sinceran kaj amikan interparolon. Ili interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj problemoj kaj atingis gravajn interkonsentojn.

Xi Jinping diris, ke prezidento Papoulias persone venis al la insulo Rhodes por renkontiĝo kun li, kaj tio reflektas profundan amikecon de la greka popolo kaj li mem al la ĉina popolo. Xi laŭdis, ke li estas politikisto kun alta virto kaj granda prestiĝo kaj amiko de la ĉina popolo kaj faris gravan kontribuon por disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio,.

Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Grekio estas du antikvaj civilizacioj kaj kreis unikajn kulturojn, kiuj longtempe influis la homan civilizacion. La du popoloj admiras kaj respektas unu la alian, kaj la dulandaj rilatoj havas firman fundamenton kaj bone disvolviĝas. Ĉinio alte atentas la plenampleksan strategian partnerecon kun Grekio kaj volas kun Grekio profundigi reciprokprofitan kunlaboron, kaj fortigi interŝanĝon por revigligi la antikvajn civilizaciojn kaj feliĉigi la du popolojn. Xi diris, ke la ĉina registaro instigas siajn kapablajn entreprenojn investi en Grekio, bone administri la programon de la haveno Piraeus kaj starigi ekzemplon de reciprokprofita kunlaboro. Grekio estas origino de Olimpiaj Ludoj, Ĉinio dankas Grekion por la subteno al ĝiaj sportaj aferoj. Ĉinio volas fortigi sportan interŝanĝon kun Grekio kaj kune disvolvi la olimpikan spiriton.

Papoulias diris, ke la greka popolo bonvenigas la transitan viziton de prezidanto Xi Jinping. Grekio admiras la ĉinan kulturon kun longa historio, laŭdas atingojn de Ĉinio en modernigo kaj atentas la rolon de Ĉinio en la internacia komunumo. Li diris, ke antaŭ nelonge prezidanto Xi vizitis Eŭropon kaj prelegis en la Kolegio de Eŭropo, kiu donis al li profundan impreson kaj fortigis la fidon pri pli brila estonteco de Ĉinio kaj pri pli vasta perspektivo de la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio. Li kredas, ke subteno al Ĉinio estas subteni multpolusiĝon de la mondo kaj subteni fortojn de paco kaj disvolviĝo. Grekio volas daŭre fortigi amikecan kunlaboron kun Ĉinio, aktive partopreni en konstruado de ekonomia zono de la Silka Vojo kaj la maran Silkan Vojon en la 21a jarcento, kaj vastigi maran kunlaboron kaj kunlaboron de infrastruktura konstruado, kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en ĝi.

Tiutage Xi Jinping renkontiĝis ankaŭ kun greka ĉefministro Antonis Samaras kaj interŝanĝis kun li opiniojn pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.

Dimanĉe en Rio-de-Ĵanejro okazis finalo de la Mondpokala Konkurso de Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj. La germana teamo venkis la argentinan en ekstra tempo per 1 kontraŭ 0 kaj la kvaran fojon gajnis la Mondpokalon.

Dimanĉe rusa prezidento Vladimir Putin kaj germana ĉefministro Angela Merkel alvokis rekomenciĝon de interkonsiliĝo de la tripartia kontaktgrupo de Ukrainio, Rusio kaj Eŭropa Unio.

Tiutage en Rio-de-Ĵanejro Putin kaj Merkel diris, ke nun senĉese malboniĝas la situacio en Ukrainio, kaj Ukrainio, Rusio kaj Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo devas urĝe rekomenci la tripartian interkonsiliĝon. Ili diris, ke la du partioj de la konflikto en Ukrainio devas kiel eble plej frue haltigi batalon kaj interŝanĝi ostaĝojn.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, dimanĉe faris deklaron per sia proparolanto, urĝante Palestinon kaj Israelon tuj fini konflikton per rimedoj por eviti morton kaj vundiĝon de pli da homoj.

La deklaro diras, ke la Sekureca Konsilio klare postulas, ke la du flankoj finu batalon, tamen ankoraŭ malboniĝas la situacio en Gazao kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj tio grave influas la sekurecon de la duflankaj civiluloj. Ban Ki-moon estas tre maltrankvila pri tio. Li firme kredas, ke tuj fini la konflikton per rimedoj konformas al interesoj de la du flankoj. Li postulas, ke la du flankoj tuj penu en tiu ĉi direkto.

Lunde en Sud-Koreio komenciĝis la 12a intertrakto de Ĉinio kaj Sud-Koreio pri liberkomerca regiono. Asistanto de ĉina komerca ministro Wang Shouwen kaj asistanto de sud-korea ministro pri komerco, industrio kaj energio Woo Tae-hee partoprenas kiel delegaciestroj en la intertraktado.

Ĉi-foja intertrakto daŭros unu semajnon, kaj la du flankoj konsiliĝos pri varkomerco, servkomerco, investado, regularo pri produktaĵaj originoj, komerca reĝustigo, teknika komerc-baro kaj aliaj kampoj.

Defenda Ministerio de Sud-Koreio lunde diris, ke tiutage Nord-Koreio pafis pli ol cent raketobusojn al la orienta maro, kaj ili falis en la maron norde de la mara limo inter la du flankoj.

Funkciulo el la Defenda Ministerio diris al raportisto, ke tagmeze je 7 minutoj antaŭ la 12a horo Nord-Koreio komencis la pafadon en Goseong, Gangwon-do je kelkcent metroj norde de la nord-suda milita limlinio. La obusoj falis en la maron je 1 ĝis 8 kilometroj norde de la mara limo inter la du flankoj.

La sud-korea funkciulo diris, ke por respondi al refoja pafado de Nord-Koreio, la sud-korea armeo jam fortigis la observon kaj alprenos necesajn kontraŭrimedojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto