Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 15)

(GMT+08:00) 2014-07-15 18:01:12     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping atingis Brazilon por la sesa kunveno de gvidantoj de BRICS; Egiptio proponas batalhalton de Palestino kaj Israelo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis brazilan urbon Fortaleza por ĉeesti la sesan kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj.

Tiutage prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma.

Dum renkontiĝo kun rusa prezidento Putin, Xi Jinping diris, ke antaŭ du monatoj dum la Ŝanhaja Pintkunveno de Konferenco pri Interago kaj Fido-Konstruaj Rimedoj en Azio, ili atingis serion da historiaj interkonsentoj pri plua disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj pri vastigo de kunlaboro en diversaj kampoj por kune antaŭenigi la pleampleksan strategian partnerecon al la nova etapo. Xi esprimis kontenton pri tio, ke de du monatoj, departementoj kaj entreprenoj de ambaŭ flankoj intense kontaktiĝas kaj interkonsiliĝas, kaj la kunlaboraj programoj estas antaŭenigataj. Xi esperas, ke la du flankoj povas daŭre senmanke plenumi la interkonsentojn, atingitajn de ambaŭ flankoj.

Xi diris, ke sekve Ĉinio kaj Rusio devas fortigi reciprokan politikan subtenon plu, altigi profundecon kaj vastecon de kunlaboro. La du flankoj devas fari pli multajn komunajn agadojn en internaciaj aferoj, kune antaŭenpuŝi kunlaboron de BRICS-landoj, altigi diskutan forton kaj influon, kompletigi tutmondan administradon, antaŭenpuŝi demokration de internaciaj rilatoj kaj akceli pacon kaj stabilecon de la mondo.

Putin diris, ke nun la plenampleksa strategia kunlabora partnereco inter Rusio kaj Ĉinio bone disvolviĝas. En la lasta vizito de li al Ĉinio, Rusio kaj Ĉinio atingis serion da gravaj pragmataj traktatoj. Rusio volas kun Ĉinio ĉiuflanke plenumi ilin laŭdate, bone plani sekvajn kunlaborojn. Li volas teni intensan kontakton kun prezidanto Xi kaj deziras refoje viziti Ĉinion en novembro por la neoficiala kunveno de gvidantoj de membroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Dum renkontiĝo kun hinda ĉefministro Modi, Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas la du plej grandaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj. La idealoj kaj celoj de la du landoj estas interligitaj. Ĉinio kaj Hindio ambaŭ estas polusoj de la mondo kaj havas multajn strategiajn komunajn punktojn. Se Ĉinio kaj Hindio parolos per unu voĉo, la tuta mondo aŭskultos, kaj se la du landoj kunlaboros, la tuta mondo atentos. Realigi pacan, kunlaboran kaj inkluzivan disvolviĝon por doni pli bonan vivon al la du popoloj kaj aldoni pacan kaj disvolvan forton al la regiono estas la plej grandaj komunaj interesoj de la du landoj.

Modi diris, ke la nova hinda registaro volas profundigi la amikecon kaj kunlaboron kun Ĉinio. La du landoj bezonas akceli reciprokan komprenon, elvolvi intelekton de la du nacioj, kune disvolvi la spiriton de paco kaj inkluzivemo kaj kune respondi al tutmondaj demandoj kaj defioj. La paca kunekzisto kaj komuna disvolvado de Hindio kaj Ĉinio estas grava kontribuo al la tuta mondo kaj la homaro.

Dum renkontiĝo kun sud-afrika prezidento Zuma, Xi Jinping diris, ke en la lasta jaro, li sukcese vizitis Sud-Afrikon. Ili unuanime konsentis preni duflankajn rilatojn kiel privilegian direkton kaj atingis interkonsentojn por fortigi kunlaborojn en diversaj kampoj. De la lasta jaro iliaj multaj interkonsentoj estis efektivigitaj danke al la penado de la du flankoj. Tio akcelis integriĝon de interesoj kaj komunan disvolviĝon de Ĉinio kaj Sud-Afriko. Nun la duflankaj rilatoj vizaĝas al grava oportuno kaj havas grandan potencialon de kunlaboro. La du flankoj devas klopodi plu por puŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Zuma diris, ke Sud-Afriko rapidigas paŝojn realigi industriigon kaj ekonomian diversecon, sin dediĉas al paco, stabileco kaj disvolviĝo kaj esperas fortigi ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio, striktigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj aferoj internaciaj kaj regionaj, kaj grandigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco kaj energio.

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun sia usona kolego Barack Obama.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas kaj traktas la rilatojn kun Usono laŭ strategia kaj longperioda konsidero kaj volas senĉese klopodi kune kun Usono por konstrui la novtipajn rilatojn de grandaj landoj. Li asertis, ke en la venonta periodo la du landoj devas iri plu vizaĝ-al-vizaĝe, akceli la duflankan intertrakton pri investado, fortigi kunordigon kaj kunlaboron pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, inkluzive de respondo al klimata ŝanĝiĝo, konvene trakti diverĝojn en respekta kaj konstruema maniero kaj garantii disvolvadon de la ĉina-usonaj rilatoj en pozitiva direkto.

Obama diris, ke la 6a Usona-Ĉina Strategia kaj Ekonomia Dialogo kaj la 5a Usona-Ĉina Altnivela Konsiliĝo pri Interhoma Interŝanĝo estis fruktodonaj kaj akiris sukceson, kaj tio pruvas, ke Usono kaj Ĉinio kune klopodas konstrui pozitivan, sekuran kaj prosperan estontecon. Li diris, ke li laŭdas la proponojn pri konstruado de la novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Usono kaj Ĉinio, eksplikitajn de Xi Jinping en prelego en la komuna inaŭguro de la dialogo kaj konsiliĝo. Li reasertis, ke Usono klopodos kune kun Ĉinio por konstrui la novtipajn rilatojn de grandaj landoj, fortigi pragmatan kunlaboron, konstrueme regi diverĝojn kaj fari kunlaboron la ĉefa fluo de la dulandaj rilatoj.

Lunde la Egipta Ministerio de Eksterlandaj Aferoj proponis batalhalton de Palestino kaj Israelo. La propono ricevis pozitivajn respondojn de la du flankoj kaj subtenon de Usono kaj la Araba Ligo.

Vespere de tiu tago la Egipta Ministerio de Eksterlandaj Aferoj urĝis Israelon kaj Hamas tuj haltigi reciprokajn atakojn de diversaj trupoj kaj liveri sekurecan garantion al trapaso de personoj kaj materialoj. La propono validiĝos marde matene je la 9a horo laŭ la loka tempo. Egiptio esperas, ke la du flankoj de la konflikto realigos senkondiĉan batalhalton ene de 12 horoj. La propono alvokas, ke delegacioj de la du flankoj respektive intertraktu kun Egiptio en Kairo en la venontaj 48 horoj.

Israela funkciulo diris, ke Israelo tre serioze traktas la egiptan proponon, kaj marde matene ĉefministro Benjamin Netanyahu kunvokos kunvenon de sekureca kabineto por diskuti pri la propono.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas bonvenigis la proponon kaj alvokis, ke ĉiuj koncernaj flankoj akceptu la proponon.

Jen Psaki, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, lunde diris, ke Usono bonvenigas la egiptan proponon kaj esperas, ke frue kvietiĝos la situacio en la regiono de Palestino kaj Israelo.

Eŭropa Unio marde okazigis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj pri la problemo de Palestino kaj Israelo. Deklaro publikigita post la kunveno urĝas ĉiujn koncernajn flankojn akceptu la proponon.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto