Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 16)

(GMT+08:00) 2014-07-16 17:35:47     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto prelegis en la 6a kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj; estas esenca progreso kaj diverĝoj en intertraktado pri irana nuklea problemo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Fortaleza, Brazilo okazis la 6a kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj, kaj ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, brazila prezidento Dilma Rousseff, rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma. La gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la monda ekonomio, internacia politiko kaj sekureco kaj venis en akordon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris la prelegon "nova deirpunkto, nova aspiro, nova movforto". Li resumis spertojn de la kunlaboro inter BRICS-landoj, montris direkton de venonta kunlaboro, kaj emfazis, ke Ĉinio volas partopreni plu en la kunlaboro de BRICS-landoj kaj fari pli grandajn kontribuojn por konservi pacon de la mondo kaj akceli komunan disvolvadon. Li proponis, ke BRICS-landoj firme akcelu daŭripovan kreskon, disvolvu plu plenampleksan ekonomian kunlaboron kaj esploru pri la ebleco starigi integriĝan merkaton en la kampoj de komerco kaj investado, kreu favoran eksteran medion kaj antaŭenpuŝu plibonigon de tutmonda ekonomia regado, kaj altigu sian moralan karismon kaj prezentu komunajn proponojn en internaciaj aferoj.

Xi Jinping esperas, ke BRICS-landoj fariĝos prosperaj, riĉaj, potencaj, demoraktiaj kaj civilizitaj landoj kaj kreos belan estontecon kun diversa kresko de la monda ekonomio kaj kun pli demokrataj internaciaj rilatoj.

Marde en Fortaleza, BRICS-landoj Ĉinio, Brazilo, Rusio, Hindio kaj Sud-Afriko subskribis interkonsenton pri fondo de Disvolva Banko de BRICS kaj pri aranĝo de rezervo por kriza momento.

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Braziljon por fari ŝtatan viziton al Brazilo kaj ĉeesti kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj.

Xi Jinping diris, ke ĉi-jare estas la 40a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo; la dulandaj rilatoj rikoltis riĉajn fruktojn en la pasintaj jaroj, kaj disvolviĝo de la du landoj estas strikte interligita. Li diris, ke li atendas vastajn interŝanĝojn kun gvidantoj kaj diversrondaj personoj de Brazilo por diskuti pri komuna disvolvado, akceli pragmatan kunlaboron kaj disvolvadon de la plenampleksa strategia partnereco de la du landoj.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj estas evoluantaj landoj, kaj ke Ĉinio ĉiam rigardas la rilatojn kun latin-amerikaj kaj karibaj landoj laŭ strategia kaj longperioda konsidero. Li asertis, ke la ĉina registaro proponas okazigon de la kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj kun la celo altigi nivelon de la rilatoj, antaŭenigi integran kunlaboron kaj akceli disvolvadon de la rilatoj kun latin-amerikaj kaj karibaj landoj.

Marde en Vieno usona ŝtatsekretario John Kerry diris, ke la intertraktado pri la irana nuklea problemo akiris esencan progreson en kelkaj ŝlosilaj demandoj, tamen restas efektivaj diverĝoj pri aliaj ŝlosilaj demandoj. Li kredas, ke oni povas trovi rimedon por ĉiuflanke solvi la problemon.

Tiutage en gazetara konferenco, Kerry diris, ke danke al klopodoj de ĉiuj koncernaj partioj, la intertraktado pri la irana nuklea problemo akiris esencan progreson, kaj ke ĉiuj partioj plenumis la planon de komuna agado kaj estis konvinkitaj, ke estas la vojo al kompleta solvado de la nuklea problemo. Kerry diris, ke se la plenampleksa interkonsento ne povus esti atingita antaŭ la limdato de la 20a de julio, ili esploros pri longigo de la intertraktado.

Irana ministro pri ekstelandaj aferoj Javad Zarif diris al mediato, ke Irano ankoraŭ kredas, ke la plenampleksa interkonsento estos atingita antaŭ la 20a de julio. Tamen li samtempe aludis, ke la intertraktado eble estos longigita..

En la sama tago Wang Qun, ĉina reprezentanto por la intertraktado pri la irana nuklea problemo, renkontiĝis kun Cindy Sherman, ŝtata vicsekretario de Usono. Wang Qun diris, ke lunde en la telefona interparolo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama unuanime konsentis fortigi komunikadon kaj kunordigon de la du landoj, kaj antaŭenpuŝi akordiĝon de koncernaj partioj por frue atingi la interkonsenton komplete solvi la iranan nuklean problemon.

Marde en usona ĉefurbo Vaŝingtono okazis vicministra interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Usono pri batalo kontraŭ terorismo.

Dum la interkonsiliĝo la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri internacia kaj regiona situacio de la batalo kontraŭ terorismo kaj pri respektivaj kontraŭterorismaj politikoj kaj rimedoj kaj venis en akordon pri multaj temoj. La du flankoj unuanime kondamnas kaj oponas ĉian terorismon kaj volas fortigi kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo.

Ĉinio emfazas la terorisman naturon de la organizo Orient-Turkestana Islama Movado kaj postulas, ke Usono forlasu la duoblan kriterion, komprenu kaj subtenu la klopodojn de Ĉinio por la batalo kontraŭ terorismaj fortoj kun Orient-Turkestana Islama Movado kiel la reprezentanto.

Jean-Claude Junker, kandidato el Eŭropa Popola Partio kaj eksa ĉefministro de Luksemburgio, estis elektita kiel nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono per la gajno de 422 voĉoj marde en la plena kunveno de la Eŭropa Parlamento. Li transprenos la oficon de la nuna prezidanto Jose Manuel Barroso en la 1a de novembro de tiu ĉi jaro kaj servos kvin jarojn sur tiu ĉi posteno.

Tiutage post publikigo de la rezulto de la parlamenta baloto, prezidanto de la Eŭropa Parlamento Debbie Schultz kaj Junker kune ĉeestis komunan gazetaran konferencon. Schultz diris, ke kvankam 2 el la 28 membroŝtatoj de EU malakceptis la proponon pri kandidatigo de Junker, tamen la ceteraj aprobis la proponon. La elektiĝo de Junker per grandega plimulto estas la venko de EU en respekto de demokratiaj proceduroj, kaj ke li mem kaj la Eŭropa Parlamento plenforte subtenos al Junker.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto