|
|
||
La 17an de julio la ĉina ministerio pri civilaj aferoj informis, ke ĝis la 15a horo en tiu tago, pro la fortaj pluvoj en la sudo de Ĉinio, 8,82 milionoj da homoj el la provincoj Anhui, Jiangxi, Hubei, Hunan, Sichuan, Yunnan, Guizhou, kaj el la municipo Chongqing, diversgrade suferas. 34 homoj mortis, 21 perdiĝis, kaj 403 mil estis urĝe translokitaj.
Ekde la 10a de julio en kelkaj sudaj partoj de Ĉinio aperas fortaj pluvoj, kiuj estigis inundojn, terlavangojn kaj aliajn katastrofojn.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |