La 17an de julio, de la ĉina ministerio pri trafiko kaj transporto raportisto informiĝis, ke laŭ la transir-perioda aranĝo pri traserĉado de la pasaĝera aviadilo MH370, en majo interkonsilita de la ministronivela kunveno de la tri flankoj: Ĉinio, Malajzio kaj Aŭstralio, la ŝipo Haixun-01 kaj la militŝipo 872, sub la kunordigado de la ĉina centro por surmara serĉado kaj savado, aktive partoprenas en marfunda skanado, por fari preparadon al posta komerca serĉado. Ĝis nun la ŝipo 872 jam skanis sume la areon de 20 662 kvadrataj kilometroj kaj la distancon de 4 272 kilometroj. La laboro de serĉado neniam interrompiĝis, neniam ĉesis, neniam malstreĉiĝis, kaj neniam forlasiĝis.