Vizitu Forumon

Konfuzio kaj lia doktrino

(GMT+08:00) 2014-07-18 16:18:08     Redaktoro:Xiong Shan

Parolante pri la tradicia kulturo de Ĉinio, oni ne povas ne mencii Konfuzion (Kong Qiu, 551 a.K.—479 a.K.). En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, enlistigante 100 personojn kun granda kaj grava influo en la historio de la homaro, usona specialisto metis Konfuzion sur la 5-an lokon, post Jesuo, Ŝakjamunio kaj aliaj. Tamen en Ĉinio Konfuzio okupis laǔ sia influo la 1-an lokon. Ĉiu ĉino siagrade ricevis influon de la doktrino de Konfuzio.

Konfuzio estis kreinto de konfuzianismo. Dum pli ol 2 000 jaroj, konfuzianismo influis Ĉinion ne nur en politiko kaj kulturo, sed ankaǔ en agado kaj pensa maniero de ĉiu ĉino, tiel ke iuj alilandaj specialistoj rigardis konfuzianismon kiel ŝtatan religion de Ĉinio. Fakte konfuzianismo estis nur unu el multaj skoloj en la antikveco de Ĉinio. Ĝi do estas ne religia, sed filozofia. La alilandana misrigardo venis eble el tio, ke en 2-miljara historio de la feǔda socio de Ĉinio konfuzianismo estis respektata kiel ortodoksa ideologio kaj okupis monopolan pozicion. Cetere, la influo de konfuzianisma ideologio etendiĝis en iujn aziajn landojn, eĉ sterniĝis tra la tuta mondo pro tio, ke ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj troviĝas sur la tuta terglobo.

Konfuzio naskiĝis je 167 jaroj pli frue ol Aristotelo (384 a.K.—322 a.K.), la fama helena filozofo, kiu interalie fondis la logikon. La prapatroj de Konfuzio estis nobeloj de la regno Song. Sed la nobeleco pli kaj pli paliĝis, tiom pli post morto de lia patro, kiam li aĝis nur 3 jarojn. Lia patrino kondukis lin al loko, sudoriente de Qufu, kaj tie fikse loĝis. Jen kial poste li mem diris, "Jam en la infaneco mi estis malriĉa kaj pleba". Jen kial jarmile oni rigardis (kaj eĉ nun) Qufu (en la nuna provinco Shandong, orienta Ĉinio) kiel hejmolokon de Konfuzio (Pleje popularas en Ĉinio ne Kongfuzi--Konfuzio, sed Kongzi--Konzio).

La tempo, en kiu Konfuzio vivis, estis periodo de Printempo kaj Aǔtuno. Tiam splitiĝis unueca lando en multajn malgrandajn regnojn, el kiuj Lu, en kiu Konfuzio kaj lia patrino vivadis, estis kulture la plej evoluinta.

En la tuta vivo Konfuzio apenaǔ prefektis, neniam gajninte altan rangon, tamen li estis tre dokta. En la antikveco de Ĉinio estis privilegio de nobelaj idoj ricevi edukadon. Sed siamaniere Konfuzio rompis tian privilegion. Li mem varbis lernantojn, ne distingante ilian devenon, sed postulante nur iom da io kiel kotizon. Li propagandis al ili siajn politikajn porpledojn kaj etikajn vidpunktojn. Li havis laǔdire pli ol 3 000 lernantojn, aro post aro, kaj pluraj el ili fariĝis grandaj erudiciuloj, kiuj lian doktrinon heredis, disvolvis kaj vaste diskonigis.

Kial en la feǔda socio la doktrino de Konfuzio povis ĉiam okupi la regan pozicion? Ne estas facile doni klaran respondon. Simple dirite, lia ideologio pri rigora kastismo kaj politika balzamo konformis al la interesoj de la reganta klaso unuflanke, povis helpi socian stabiliĝon kaj akceli socian evoluadon aliflanke. Li forte emfazis etikajn normecon kaj ordon, opiniante grava peko tion, ke subulo perfidas superulon aǔ filo kontraǔas al patro. Laǔ lia teorio, kiel monarko oni devas bone administri sian ŝtaton; kiel popolano oni devas esti lojala al sia ŝtatestro; ĉiu havas plurajn statusojn, estante kaj ies filo kaj alies patro kaj regato kaj en respektiva okazo oni devas gardi limon inter supero kaj subo – tiamaniere la ŝtato pacos kaj la popolo trankvile vivos.

En sia komenco la doktrino de Konfuzio ne estis ĉefflua. En la 2-a jarcento antaǔ nia erao Ĉinio fariĝis potenca, unueca kaj centralizisma lando, tiamaj registoj trovis, ke la teorio de Konfuzio tre taǔgas por protekti stabilecon de la feǔda socio, kaj do determinis ĝin kiel ortodoksan dogmaron de la ŝtato.

Nuntempuloj povas scii pri iuj pensoj, agoj kaj vortoj de Konfuzio en libro titolita "Lunyu" (En 1996 eldoniĝis "Analektoj de Konfuceo", tradukita de veterana esperantisto sinjoro Wang Chongfang). Antikvece "Lunyu" estis rigardata kiel sankta libro, kiel notite en Plena Ilustria Vortaro de Esperanto, p. 574, "la konfuceana Biblio", laǔ kiu popolano normigu sian konduton. Intencante fariĝi oficisto, oni parkere lernis ĝin. Historie cirkulis la aserto, ke per duona "Lunyu" oni jam povas regi la mondon, tio signifas, ke posedo de duono de la konfuzia doktrino jam sufiĉas por tiu, kiu volas administri ŝtaton.

Fakte la libro ne estas pedanta. Ĝi brilas je flagroj de saĝo, kun riĉa enhavo prezentita en viveca lingvaĵo kaj temanta pri multaj flankoj, eĉ pri amikiĝo, muziko kaj ekskurso. Eĉ nun tre valoras granda parto de ĝia enhavo. Multaj el liaj vortoj jam fariĝis idiomaĵoj ofte citataj de ĉinoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto