Vizitu Forumon

Ĉinio respondis pri konflikto inter Palestino kaj Israelo

(GMT+08:00) 2014-07-18 19:19:29     Redaktoro:Xiong Linping

La 18an de julio, ĉe respondoj al demandoj de raportistoj pri la konstanta konflikto inter Palestino kaj Israelo, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke nun plej urĝe estas, ke la rilatoj partioj aktive kunagu kun kaj sekvu al batalhaltiga propono kaj repaciga penado de la internacia komunumo, kaj tuj aliru al batalhaltigo.

Hong Lei diris, ke Ĉinio multe zorgas pri la evoluo de la situacio de Palestino kaj Israelo kaj plurfoje eksplikis sian starpunkton pri la afero; Ĉinio profunde sentas en si zorgon kaj doloron pri la konflikto ĉiam pli serioziĝanta kaj pri la mortoj kaj vundoj ĉiam pli multiĝantaj; Ĉinio bonvenigas kaj laŭdas la batalhaltigan proponon prezentitan de Egiptio, refoje urĝante, ke Palestino kaj Israelo konservu maksimuman sindevigon por sekureco de la dulandaj popoloj kaj la paco kaj stabileco en la regiono; kaj Ĉinio opinias, ke nun plej urĝe estas, ke la rilatoj partioj aktive kunagu kun kaj sekvu al batalhaltiga propono kaj repaciga penado de la internacia komunumo, kaj tuj aliru al batalhaltigo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto