Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 18)

(GMT+08:00) 2014-07-18 17:11:11     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping prezentis kvin proponojn por konstrui sortkomunumon; malajzia pasaĝeraviadilo kraŝis en orienta Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Braziljo okazis kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj unuanime decidis starigi partnerecon de plenampleksa kunlaboro de egaleco kaj komuna disvolvado inter Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj kaj anoncis establon de forumo de Ĉinio kaj Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj.

En sia prelego Xi Jinping anoncis proponojn kaj rimedojn de Ĉinio por akcelo de la duflanka kunlaboro, bildigis novan strukturon de la duflankaj rilatoj kaj proponis konstrui sortkomunumon.

Li proponis, ke Ĉinio kaj lantin-amerikaj kaj karibaj landoj egale traktu kaj sincere helpu unu la alian; subtenu reciprokprofitan kunlaboron kaj akcelu komunan disvolvadon; fortigu interŝanĝojn kaj firmigu la amikecon; intensigu internacian kunlaboron kaj protektu komunajn rajtojn kaj interesojn; kaj antaŭenigu integran kunlaboron kaj akcelu disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Luis Guillermo Solís Rivera, prezidento de Kostariko, deĵoranta prezidanto-lando de Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj, Raúl Castro, prezidanto de Ŝtata Konsilio de Kubo, eksa deĵoranta prezidanto-lando de la komunumo, Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro, enoficiĝonta deĵoranta prezidanto-lando de la komunumo, kaj Gaston Browne, ĉefministro de Antigvo-Barbudo, deĵoranta prezidanto-lando de Kariba Komunumo.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio atentas disvolvadon de la rilatoj kun Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj, kaj la kvar landoj estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj de Ĉinio, pozitive agas por kunlaboro kun Ĉinio kaj faris multajn laborojn en la preparo por establo de forumo de Ĉinio kaj Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj. Li diris, ke Ĉinio dankas ilin por tio, kaj la ĉina registaro proponis okazigon de ĉi-foja kunveno por kunigi komunajn konsentojn kaj diskuti pri disvolvado de la plenampleksa partnereco inter Ĉinio kaj la komunumo.

Gvidantoj de la kvar landoj deziras sukceson al la kunveno. Ili opinias, ke la ĉeesto de Xi Jinping reflektas la amikecon kaj respekton de Ĉinio al latin-amerikaj kaj karibaj landoj; Ĉinio estas sincera kaj helpas ilin sen altrudo de ia ajn politika kondiĉo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, brazila prezidento Dilma Rousseff, kaj perua prezidento Ollanta Humala merkrede kunvenis en Braziljo. Ili interŝanĝis opiniojn por grandigi konstruon de trafika infrastrukturo en Sud-Ameriko kaj akceli interligon de sud-amerika kaj azia merkatoj kaj emfazis, ke la tri flankoj volas kune ekspluati potencialon por fervoje kunligi Brazilon kaj Peruon.

Ĵaŭde en Braziljo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia brazila kolego Dilma Rousseff. La du ŝtatestroj resumis sukcesajn spertojn en la pasintaj 40 jaroj post establo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj kaj decidis plani pluan disvolviĝon de la rilatoj, daŭrigi kunlaboron, fokusiĝi al disvolvado, kaj plu antaŭenigi la plenampleksan strategian partnerecon.

Poste ili kune renkontiĝis kun raportistoj. Xi Jinping emfazis, ke lia ŝtata vizito al Brazilo estas vojaĝo por fortigi kunlaboron, akceli disvolvadon kaj firmigi fidon. Li diris, ke li kaj prezidento Dilma Rousseff havis profundan kaj fruktodonan intertrakton kaj venis en akordon pri multaj temoj, kaj la du flankoj subskribis serion da dokumentoj pri kunlaboro. Li asertis, ke tiuj fruktoj striktigos la kunlaboron inter la du landoj, servos por akceli disvolvadon de la du landoj kaj firmigis la fidon de la du flankoj pri estonteco de la ĉina-brazila plenampleksa partnereco. Li aldonis, ke Ĉinio volas akceli interŝanĝon kaj kunlaboron kun Brazilo, profundigi strategian interfidon kaj klopodi kune kun Brazilo por krei pli brilan estontecon de la rilatoj.

Rousseff diris, ke dum la restado de prezidanto Xi Jinping la du flankoj atingis serion da interkonsentoj, kaj tio metis solidan fundamenton por longperioda kunlaboro de la du landoj, kaj rivelis brilan estontecon de la brazila-ĉinaj rilatoj. Ŝi diris ankaŭ, ke Brazilo volas kune kun Ĉinio pozitive kontribui por konstruado de paca, demokratia kaj inkluziva mondo.

Laŭ raporto de rusa novaĵ-agentejo Interfax, ĵaŭde malajzia pasaĝeraviadilo Boeing 777 kraŝis ĉe la ukraina landlimo proksima al Rusio. Oni suspektas, ke ĝi estis paffaligita per ter-aera misilo.

Vendrede je la nula horo kaj duono Malajzia Aviadkompanio publikigis deklaron, dirante, ke ĝi ricevis sciigon de la ukraina aviad-komanda centro, ke je 15 minutoj post la 14a horo laŭ la Grenviĉa Meza Tempo aviadilo de la flugo MH17, kiu flugis de Amsterdamo al Kuala-Lumpuro, perdis kontakton je 50 kilometroj for de la landlimo inter Rusio kaj Ukrainio. La aviadilo ekflugis je la 12a horo kaj 30 minutoj en Amsterdamo laŭ la loka tempo kaj laŭplane ĝi devus surteriĝi je la 6a horo laŭ la kuala-lumpura tempo.

Frumatene de la sama tago malajzia ĉefministro Najib Tun Razak diris en sia retpaĝo ĉe Twitter, ke li estis konsternita de kraŝo de la malajzia pasaĝeraviadilo. Li diris, ke ili tuj komencos enketon. Ankaŭ malajzia nacidefenda ministro kaj eksa aganta ministro pri transporto Hishammuddin Hussein diris en Twitter, ke ĝis nun oni ankoraŭ ne povas esti certa, ĉu la aviadilo estis paffaligita per misilo. La malajzia armeo jam komencis enketon.

Tiutage Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris parolon pri la evento.

Qin Gang diris, "Ni estas konstenitaj de kraŝo de la malajzia pasaĝeraviadilo de la flugo MH17 en orienta Ukrainio. Ni priploras viktimojn kaj esprimis sinceran simpation al iliaj parencoj. Ni esperas, ke oni kiel eble plej rapide konstatos kialon de la kraŝo."

Ĵaŭde ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris deklaron, alvokante, ke Hamas tuj ĉesigu pafadon de raketobusoj al Israelo, kaj ke Israelo tuj haltigu kontraŭatakon.

Ban Ki-moon diris, ke li estas maltrankvila pri eskaladiĝo de la streĉa situacio en Gazao kaj desapontiĝis pro ne-sukcesigo de humana batalhalto tiutage en Gazao. Li asertis, ke eskaladiĝo de la situacio neeviteble akrigos la suferon de civiluloj.

Li urĝas al Hamas kaj Israelo tuj haltigi batalon, kaj petas, ke diversaj partioj plenforte certigu la sekurecon de civiluloj, instalaĵoj kaj laborantoj de UN, kaj garantiu atingon de humanaj helpmaterialoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto