Sabate frumatene en Vieno reprezentanto de Ĉinio por la intertrakto pri la irana nuklea problemo Wang Qun diris, ke Ĉinio subtenas la decidon kune anoncitan de EU kaj Irano longigi la intertrakton pri plenampleksa interkonsento ĝis la 24a de novembro.
Wang Qun diris, ke tio servos por ke ĉiuj partioj marŝu plu en la ĝenerala direkto de politika solvado de la irana nuklea problemo. Li emfazis, ke Ĉinio esperas, ke la sesopo kaj Irano domaĝu la maloftan oportunon kaj atingu bonan interkonsenton plenampleksan kaj longperiodan.