Vizitu Forumon

Fortega tajfuno trafis sudan Ĉinion

(GMT+08:00) 2014-07-20 13:14:59     Redaktoro:Yu Rongkang

La tajfuno Rammasun mortigis almenaŭ 14 homojn en Ĉinio. Kiel la plej forta tajfuno de kvar jardekoj ĝi alportis ventegojn kaj pluvegojn al kelkaj sudaj provincoj.

Pli ol 1,3 milionoj da homoj estis influitaj de Rammasun, kiu balais dekojn da sudaj marbordaj urboj en la provincoj Guangdong kaj Hainan, kaj Guangxi-a Zhuang-a Autonoma Regiono.

En Hainan, la tajfuno detruis ĉirkaŭ 51 000 domojn kaj 40 600 hektarojn de agrikulturaj plantoj, kaŭzante ekonomian perdon de pli ol 4,7 miliardoj da juanoj, diris la provinca departemento pri civilaj aferoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto