Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 22)

(GMT+08:00) 2014-07-22 18:27:08     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas marde, la 22-a de julio. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Ĉina prezidanto oficiale vizitas Kubon; oni jam trovis kadavrojn de 251 mortintoj en kraŝo de flugo MH17. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Havanon por ŝtata vizito al Kubo.

Xi Jinping diris, ke en 1960 Kubo la unua el latin-amerikaj kaj karibaj landoj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kio malfermis novan eraon de la rilatoj inter Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj. Nun ambaŭ estas en la ŝlosila periodo de disvolvado, kaj la rilatoj inter la du landoj alfrontas novan gravan oportunon. Li atendas produndajn interŝanĝojn kun Raul Castro kaj aliaj gvidantoj de Kubo pri la duflankaj rilatoj kaj pri kune prizorgataj demandoj por ĉiuflanke resumi spertojn de disvolvado de la duflankaj rilatoj, fari longperiodan planon pri la estonteco de la rilatoj kaj malfermi novan eraon de amikeco kaj reciprokprofita kunlaboro inter Ĉinio kaj Kubo.

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la ferman ceremonion de la 13a kunveno de la Ĉina-Venezuela Altnivela Komuna Komisiono kune kun sia venezuela kolego Nicolas Maduro.

Xi Jinping gratulas la kunvenon pro la riĉaj fruktoj kaj rimarkigis, ke la Komuna Komisiono kiel grava mekanismo de kunlaboro inter la du registaroj partoprenis kaj atestis la tutan procezon de disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo. En la pasintaj dek jaroj koncernaj departementoj de la du landoj faris supran planon kaj tutecan kunordigon pri la kunlaboro inter Ĉinio kaj Venezuelo pere de tiu ĉi mekanismo, kaj pro tio la pragmata kunlaboro fariĝis kolono kaj brila punkto de la rilatoj inter la du landoj. Ĉinio estas la dua granda komerca partnero kaj petrol-importanto de Venezuelo, dum Venezuelo estas la kvara granda komerca partnero de Ĉinio en Latin-Ameriko. La kvanto de la duflanka komerco en 2013 estis 25-oble pli granda ol tiu en 2001. Ĉinio subtenis pli ol 220 programojn koncernajn al ekonomia konstruado kaj popola vivteno en Venezuelo per la duflanka kunlaboro de financado. Xi Jinping diris, ke ĵus li kaj prezidento Maduro kune ĉeestis subskribon de serioj da gravaj dokumentoj pri kunlaboro, kaj ili ebenigos la vojon por disvolvado de la plenampleksa strategia partnereco.

Xi Jinping asertis, ke Ĉinio plenamplekse profundigas la reformadon, grandigas la pord-malfermon kaj akcelas kontinuan kaj sanan disvolvadon de la ekonomio, kaj tio liveras pli grandan spacon por kunlaboro inter la du landoj. Ĉinio bonvenigas Venezuelon aktive partopreni en tiu procezo kaj dividi oportunojn de la disvolvado de Ĉinio.

Maduro diris, ke la vizito de prezidanto Xi altigis la dulandajn rilatojn al la nivelo de plenampleksa strategia partnereco kaj malfermis la novan eraon de kunlaboro inter Venezuelo kaj Ĉinio. Li diris, ke kunlaboro inter Venezuelo kaj Ĉinio estas bazita sur frata amikeco, reciproka respekto, reciproka konfido kaj reciproka profito, kaj tio akcelas la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la sud-amerikaj landoj.

"Venezuelo gratulas Ĉinion pro la konsiderindaj atingoj en konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj," diris Maduro, aldonante, ke Venezuelo esperas lerni spertojn de la ĉina disvolviĝo kaj fortigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj bonvenigas ĉinajn investojn.

Lunde la Ukraina Ministerio de Kriza Situacio anoncis, ke ĝis la 7a horo en tiu tago laŭ la loka tempo oni trovis kadavrojn de 251 mortintoj en la kraŝo de la flugo MH17 kaj 66 pecojn da homaj vrakoj.

Nun 810 homoj kaj 35 maŝinoj partoprenas en la serĉado, kaj la trovitaj kadavroj kaj vrakoj estas transportitaj al trajno kun fridigaj vagonoj. Iuj mediatoj raportis, ke la serĉado estas malhelpita de lokaj armitaj grupoj.

Marde en gazetara konferenco malajzia ĉefministro Najib Tun Razak diris, ke lunde vespere li jam akordiĝis kun Alexander Borodai, gvidanto de la ribeluloj en orienta Ukrainio kaj ĉefministro de la Donecka Popola Respubliko, pri traktado de sekvoj de la aviadila kraŝo.

Najib diris, ke Borodai konsentis trajne transporti kadavrojn de 282 mortintoj el Donecko al Harkivo kaj transdoni ilin al reprezentantoj de Nederlando. Li konsentis ankaŭ transdoni la du nigrajn skatolojn al la malajzia teamo en Donecko ĉirkaŭ la 21a horo lunde.

Lunde la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion, forte kondamnante faligon de la flugo MH17 de Malajzia Aerkompanio, kaj alvokante plenan kunlaboron kun internacia enketo.

Posttagmeze de tiu tago la Sekureca Konsilio okazigis kunvenon pri la situacio en Ukrainio kaj unuanime adoptis rezolucion. La Sekureca Konsilio subtenas plenampleksan, radikalan kaj sendependan enketon pri incidento de la flugo MH17 laŭ internacia civiaviada regularo kaj esprimas gravan zorgon pri raportoj, ke estas limigita la aliro al okazejo de la aviadila kraŝo. Ĝi postulas regi la armitajn grupojn en la okazejo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo por ke ili ne alprenu ian ajn agon, kiu eble detruos la originan staton de la okazejo, kaj tuj permesu al personoj de internacia enketo sekure kaj nelimigite iri en la okazejon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.

La rezolucio diras, ke la Sekureca Konsilio postulas tuj ĉesigi ĉiujn militajn aktivecojn, inkluzive tiujn de la armitaj grupoj, por ke la internacia enketo povu sekure iru.

Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde respondis demandojn de raportistoj pri rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN pri incidento de la flugo MH17 de Malajzia Aerkompanio. Li diris, ke li kredas, ke la rezolucio estos komplete efekvigita, kaj ke Ĉinio refoje alvokas kunlaboron de ĉiuj koncernaj flankoj kun la internacia enketo por frue konstati la kialon.

Li diris, ke frumatene de tiu tago la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion de la numero 2166 pri faligo de la flugo MH17, kaj Ĉinio donis pozitivan voĉon en la voĉdono. Li aldonis, ke Ĉinio estas afliktita pro la aviadila kraŝo, sentas funebron pro la mortintoj kaj kondolencas iliajn parecojn.

Lunde la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, anoncante, ke tiutage franca prezidento Francois Hollande telefone interparolis kun ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon. Ili diskutis pri la situacio en Gazao kaj Israelo. Hollande emfazis, ke oni devas fari plejeblon por frue fini suferon de la popolo en Gazao.

La komunikaĵo diris, ke Ban Ki-moon detale konigis al Hollande, ke li kontaktas koncernajn partnerojn kaj ĉiujn partiojn de la konflikto por kiel eble plej rapide realigi batalhalton kaj solvi la krizon. Hollande diris, ke li tute subtenas la klopodojn de Ban Ki-moon.

Tiutage la palestina departemento pri sano konfirmis, ke operaco de la israela armeo ekde la 7a de julio mortigis almenaŭ 530 palestinojn kaj vundis pli ol 3 200. Dum la israela flanko asertis, ke la konflikto kaŭzis morton de 18 israelaj armeanoj kaj du israelaj civiluloj.

Marde la filipina armeo anoncis, ke konflikto inter registaraj trupoj kaj secesiaj islamaj ribeluloj en la suda filipina provinco Nord-Cotabato mortigis 17 ribelulojn kaj unu registaran soldaton, kaj vundis almenaŭ 13 aliajn.

La konflikto okazis lunde nokte en la urbeto Midsayap de la provinco Nord-Cotabato inter registaraj trupoj kaj membroj de Islamaj Liberec-Batalantoj de Bangsamoro, la sesecia grupo de Islama Liberiga Fronto de Moro.

La batalo eksplodis, kiam membroj de Islamaj Liberec-Batalantoj de Bangsamoro unue atakis la skoltan kompanion de la 61a divizio de la registara armeo tagmeze en la vilaĝo Ganta.

Finiĝis la novaĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto