Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 23)

(GMT+08:00) 2014-07-23 17:28:27     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas merkrete, la 23-a de julio. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke ĉina kaj kuba gvidantoj akcentas fidelan amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron; Malajzio transdonos nigran skatolon al internacia enketo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Havano ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun Raul Castro, prezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj la Ministra Konsilio de Kubo. En amika etoso la du gvidantoj retrorigardis la pasintecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo, planis la estontecon de la rilatoj kaj atingis gravajn interkonsentojn. Ili volas kune klopodi por krei novan situacion de la amikeco kaj reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Xi Jinping diris, ke la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj konformas al la historia tendenco kaj estas subtenata de la popolo, kaj Ĉinio sekvos plu tiun ĉi larĝan kaj prosperan vojon. Li asertis, ke Ĉinio firme subtenas al Kubo preni socialisman vojon, kaj subtenos plu same kiel antaŭe la justan batalon de la kuba popolo por protekto de nacia suvereneco kaj la reguligon de ekonomiaj kaj sociaj politikoj, kaj volas helpi Kubon en sia povo. Li diris, ke Ĉinio volas daŭrigi altnivelan kontakton kun Kubo, fortigi interŝanĝon inter politikaj partioj, kaj striktigi diversnivelajn dialogojn kaj konsiliĝojn.

Raul Castro diris, ke Ĉinio estas granda lando, kaj ili kredas, ke Ĉinio certe sukcesos en konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj la disvolvado de Ĉinio certe kontribuos por paco de la mondo kaj evoluo de la homaro. Raul Castro diris ankaŭ, ke Kubo gravigas la plenampleksan kunlaboron kun Ĉinio, volas altigi nivelon de la duflanka komerco kaj ekspansiigi kunlaboron en la kampoj de mina industrio, renovigebla energio, agrikulturo kaj biologia farmacio, kaj bonvenigas ĉinajn investojn.

Marde en Havano ĉina prezidanto vizitis gvidanton de la kuba revolucio Fidel Castro. Ili babilis pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri internacia situacio kaj aliaj komune atentataj demandoj.

Dum la interparolo Xi Jinping asertis, ke lia vizito celas daŭrigi la tradician amikecon starigitan de kamarado Fidel Castro kaj la maljuna generacio de ĉinaj gvidantoj kaj aldoni novan viglecon al la du landaj rilatoj. Li ankaŭ konigis al Fidel Castro la kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj kaj la kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj.

Fidel Castro bonvenigis prezidanton Xi Jinping. Li diris, ke li estas nostalgia al la amikaj kontaktoj kun Ĉinio kaj kredas, ke sub la komando de prezidanto Xi Jinping kaj kubaj gvidantoj, la rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio rikoltos pli riĉajn fruktojn. Li diris, ke nun la internacia strukturo profunde ŝanĝiĝas: la rapida leviĝo de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj havas grandan kaj profundan influon sur la mondon. Ĉinio estas granda lando, kaj la disvolviĝo de Ĉinio nepre ludos gravan rolon por paco kaj disvolviĝo de la mondo. Li diris, ke li alte atentas la latin-amerikan vojaĝon de prezidanto Xi Jinping kaj ĝoje vidis la sukcesan okazigon kaj pozitivajn rezultojn de la kunveno de gvidantoj de la BRICS-landoj kaj de la kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj, kaj tio fortigas la solidarecon kaj kunlaboron inter evoluantaj landoj kaj akcelos reformadon de internacia reg-sistemo. Li kredas, ke la kunlaboro de BRICS-landoj senĉese profundiĝos. Li deziras grandan disvolviĝon al la rilatoj inter Ĉinio kaj latin-amerikaj kaj karibaj landoj.

Malajzia ĉefministro Najib Tun Razak marde anoncis, ke Malajzio transdonos nigran skatolon de la kraŝinta aviadilo al la internacia enket-teamo.

Li diris, ke Malajzio atingis kun armitaj grupoj en orienta Ukrainio tri interkonsentojn. La armitaj grupoj promesis redoni kadavrojn de la mortintoj, transdoni nigran skatolon, kaj permesi al membroj de la internacia teamo libre eniri okazejon de la aviadila kraŝo. La antaŭaj du enhavoj estas plenumitaj. La nigra skatolo estas konservata de Malajzio, kaj ĝi estos transdonita al la internacia teamo de sendependa enketo. Li esperas, ke la armitaj grupoj en orienta Ukrainio observos la interkonsentojn kaj permesos al la enketantoj eniri la okazejon.

Rusa prezidento Putin marde diris, ke Rusio plenforte penos por travidebla enketo pri la aviadila kraŝo kaj kontaktos plu ĉiujn siajn partnerojn por solvi demandojn alfrontatajn en la enketo.

En la akompano de personoj el Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, specialista grupo de Malajzio marde atingis okazejon de kraŝo de la flugo MH17 kaj komencis kolekti atestaĵojn. Tiutage trajno kun kadavroj de la mortintoj veturis el la regiono sub regado de lokaj armitaj grupoj kaj poste atingis Harkovon. Laŭ plano, la kadavroj devus esti aviadile transportitaj al Nederlando merkrede matene.

Ukraina ĉefministro Volodymyr Grovsman diris posttagmeze en gazetara konferenco, ke pli ol 90 internaciaj specialistoj kaj ĉirkaŭ 30 diplomatiaj senditoj kontrolas transdonon de la kadavroj en Harkovo. Li diris, ke armea kargoaviadilo el Nederlando atendas ordonon de transporto de la kadavroj en Harkovo. Li aldonis, ke ses ukrainaj specialistoj iros al Nederlando por helpi enketon .

Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo tiuvespere kunvokis gazetaran konferencon. Ĝia proparolanto Michael Bociurkiw diris, ke post unua esploro malajziaj specialistoj asertis, ke ili ne rimarkis, ke ĉefaj atestaĵoj perdiĝis en la okazejo, kaj en la venontaj du tagoj ili surloke kolektos plu atestaĵojn.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio estas profunde maltrankvila pri eskaladiĝo de la konflikto inter Palestino kaj Israelo, kiu kaŭzis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj. Li diris, ke batalhalto de ĉiuj koncernaj flankoj estas konuma voĉo de la internacia komunumo.

Hong Lei diris, ke la prokrasto signifas perdon de pli multaj vivoj kaj akumuliĝon de pli da malamo. Ĉiu senbrida perforto estas neakceptebla kaj devas esti kondamnita. Ĉinio refoje urĝas koncernajn flankojn tuj respondi al la propono kaj mediacio de la internacia socio por batalhalto, ĉesigi aeratakon, teran operacon kaj raketpafadon kaj efektive protekti civilulojn.

Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio gratulas al Joko Widodo kaj Yusuf Kalla pro ilia elektiĝo respektive kiel prezidento kaj vicprezidento.

Marde vespere la komitato de prezidenta elektado de Indonezio publikigis rezulton de baloto. Joko Widodo kaj lia kolego Yusuf Kalla sukcesis en la baloto en la 9a de tiu ĉi monato.

Hong Lei diris, ke Ĉinio ĉiam alte atentas la rilatojn kun Indonezio, kaj nun la dulandaj rilatoj estas en la plej bona periodo. Ĉinio volas klopodi kune kun novaj gvidantoj de Indonezio por pli granda disvolviĝo de la plenampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto