Vizitu Forumon

Ĉina kaj kuba gvidantoj emfazas amikecon kaj kunlaboron

(GMT+08:00) 2014-07-23 11:35:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en Havano ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun Raul Castro, prezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj la Ministra Konsilio de Kubo. En amika etoso la du gvidantoj retrorigardis la pasintecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo, planis estontecon de la rilatoj kaj atingis gravajn interkonsentojn. Ili volas kune klopodi por krei novan situacion de la amikeco kaj reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Xi Jinping diris, ke la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj konformas al la historia tendenco kaj estas subtenata de la popolo, kaj Ĉinio sekvos plu tiun ĉi larĝan kaj prosperan vojon. Li asertis, ke Ĉinio firme subtenas al Kubo preni socialisman vojon, kaj subtenos plu same kiel antaŭe la justan batalon de la kuba popolo por protekto de nacia suvereneco kaj la reguligon de ekonomiaj kaj sociaj politikoj, kaj volas helpi Kubon en sia povo. Li diris, ke Ĉinio volas daŭrigi altnivelan kontakton kun Kubo, fortigi interŝanĝon inter politikaj partioj, kaj striktigi diversnivelajn dialogojn kaj konsiliĝojn.

Raul Castro diris, ke Ĉinio estas granda lando, kaj ili kredas, ke Ĉinio certe sukcesos en konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj la disvolvado de Ĉinio certe kontribuos por paco de la mondo kaj evoluo de la homaro. Raul Castro diris ankaŭ, ke Kubo gravigas la plenampleksan kunlaboron kun Ĉinio, volas altigi nivelon de la duflanka komerco kaj ekspansiigi kunlaboron en la kampoj de mina industrio, renovigebla energio, agrikulturo kaj biologia farmacio kaj bonvenigas ĉinajn investojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto