Vizitu Forumon

Finkonstruita fervojlinio inter Lasao kaj Shigatse de Tibeto

(GMT+08:00) 2014-07-23 18:34:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde finiĝis la dinamika kontrolo de la fervojlinio inter Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj Shigatse, la dua granda urbo en la regiono, kaj tiel la konstruo oficiale eniris periodon de la unua kontrolo kaj sekureca taksado. Post sekureca taksado la fervojlinio estos permesita por veturo.

La fervojlinio inter Lasao kaj Shigatse longa je 253 kilometroj estas etendiĝo de la Qinghai-Tibeta Fervojo. Ĝi estis ekkonstruita en 2010, kaj 90-kilometra sekcio de la fervjlonio troviĝas en la granda valo de la rivero Yarlung Zangbo. Estontece fervoja vojaĝo inter Lasao kaj Shigatse bezonos nur pli ol 2 horojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto