Vizitu Forumon

Nuwa Kreis la Homaron

(GMT+08:00) 2014-07-23 16:05:11     Redaktoro:Pluveta

Post kiam kreiĝis la mondo, sur la ĉielo estiĝis la suno, luno kaj steloj, sur la tero – montoj, riveroj, herboj kaj arboj, eĉ birdoj, bestoj, insektoj kaj fiŝoj, sed mankis nur homoj, sen kiuj la mondo iel aspektis malvigla. Iutage, ne sciate kiam, aperis sur la tero ĉiopova diino nomata Nuwa. Laŭdire, ŝi kapablis en unu tago aliformiĝi en 70 figurojn. Iutage kiam Nuwa iris sur vastega herbaĉa kampo kaj rigardis la ĉirkaŭaĵon, ŝi estis atakata de soleco kaj eksentis la bezonon aldoni ion por vigligi la mondon.

Ŝi iris kaj iris. Iom lacigite de la irado, ŝi kaŭris hazarde ĉe lageto. En la klara akvo ŝi vidis sian spegulan bildon. Kiam ŝi ridis, ankaŭ la bildo en la akvo ridis al ŝi; kiam ŝi ŝajnigis sin kolera, ankaŭ la bildo faris la samon al ŝi. Subite ŝin inspiris brila ideo: en la mondo jam estas diversaj vivaĵoj, sed mankas nur estaĵoj similaj al mi. kial mi ne kreu estaĵon similan al mi? Tiel pensante, ŝi prenis mason da flava argilo ĉe la lageto, miksis ĝin kun akvo kaj knedis pupforman estaĵon. Kiam ŝi metis la estaĵon sur la teron, okazis miraklo: Je ektuŝo de la tero la eta knedaĵo el argilo tuj viviĝis kaj elkriis: "Panjo!" Sekve ĝi gaje saltetis kaj hurais pro sia vivricevo. Rigardante la saĝan kaj belan malgrandan vivaĵon propramane kreitan, Nuwa radiis de ĝojo kaj nomis sian amindan infanon "homo". Kvankam la homo estis malgranda korpe, tamen li similis al dio laŭ la aspekto kaj movoj kaj tute diferencis de la birdoj kaj bestoj, ĉar li ja estis kreita de la diino. Ŝajne li elspiris la temperamenton administri la universon.Nuwa estis tre kontenta pri sia kreaĵo. Ŝi do daŭrigis la laboron kaj faris el flava argilo multe da amindaj malgrandaj homoj, kiuj sciis paroli kaj iri. Tiuj etuloj gaje saltetis kaj hurais ĉirkaŭ ŝi kaj donis al ŝi neesprimeblajn ĝojon kaj konsolon. Ekde tiam Nuwa ne plu sentis solecon.

Ĉiutage ŝi laboris ĝis krepuskiĝo, ĝis la apero de la steloj kaj luno kaj iom dormetis nur en profunda nokto, apogante la kapon sur montkrutaĵo. En la sekvanta tago, apenaŭ leviĝis matenruĝo ŝi tuj eklaboris. Ŝin okupis la sola deziro, ke sur la tero ĉie troviĝu tiuj spritaj estaĵoj. Kvankam ŝi pene laboris multe da jaroj kaj jam estis konsumita, tamen ŝi ankoraŭ ne plenumis sian deziron, ĉar la tero ja estas tro granda. Poste ŝi elpensis mirindegan metodon krei homojn. Ŝi deŝiris de krutaĵo velkan lianobranĉon, etendis ĝin en marĉon kaj kirlis la flavan koton. Je ŝia svingo de la lianobranĉo, grajnoj de koto disŝprucis sur la teron kaj tuj fariĝis malgrandaj homoj tute samaj kiel la knedita homo el argilo.Tiu simpla kaj facila metodo ebligis al Nuwa krei multe da homoj, kies spuro post nelonge troveblis tra la tuta tero.

Kvankam sur la tero estis homoj, tamen Nuwa ankoraŭ ne povis ĉesigi sian laboron, ĉar homoj estas mortemaj. Ŝi opiniis tro ĝena senĉese krei homojn kaj pripensis, kiel solvi la malfacilan problemon teni la kontinuan ekziston de homoj. Fine venis al ŝi en la kapon la ideo: krei malgrandajn homojn in-seksajn kaj vir-seksajn kaj lasi ilin mem naski kaj guverni posteulojn. Tiel homoj restas sur la tero de generacio al generacio kaj pli multiĝas kun ĉiu tago.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto