Vizitu Forumon

Xi Jinping kondolencas parencojn de viktimoj de aviadila akcidento en Tajvano

(GMT+08:00) 2014-07-24 10:18:49     Redaktoro:肖恒刚

Merkrede vespere unu pasaĝeraviadilo de la tajvana aerkompanio TransAsia Airways kraŝis dum urĝa surteriĝo en la insula gubernio Penghu, 47 homoj mortis kaj 11 vundiĝis.

Tuj post apero de la akcidento respondeculo de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Ŝtata Konsilio de Ĉinio kontaktis la Tajvanan Konsilion pri Ĉefteraj Aferoj kaj la Departementon pri Ĉefteraj Aferoj sub la Centra Komitato de Kuomintango kaj transdonis al ili profundan kondolencon kaj koran simpation de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La respondeculo diris, ke informiĝinte pri la akcidento kun gravaj perdoj, Xi Jinping, kiu vizitis Latin-Amerikon, estis profunde afliktita, kaj petis, ke la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Ŝtata Konsilio transdonu al koncernaj departementoj de Tajvano profundan kondolencon kaj koran simpation de li kaj la popolo de la ĉeftero. La tajvana flanko esprimis dankon pro tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto