Vizitu Forumon

Ĉinio bonvenigas publikigon de rezulto de parlamenta elekto de Libio

(GMT+08:00) 2014-07-24 11:12:54     Redaktoro:肖恒刚

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde respondis demandon de raportisto pri la situacio en Libio. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas publikigon de la fina rezulto de la parlamenta elekto de Libio, kaj volas daŭre ludi pozitivan kaj konstrueman rolon por antaŭenigi la procezon de politika transiro kaj ekonomia rekonstruado de Libio.

Hong Lei diris, ke antaŭ ne longe Libio sukcese okazigis elekton de la Nacia Asembleo kaj publikigis la finan rezulton de la elektado, tio estas grava kaj pozitiva progreso de la procezo de politika transiro de Libio. Tamen estas bedaŭrinde, ke nun la sekureca situacio en Libio estas maltrakviliga, kaj kelkaj regionoj ankoraŭ suferas armitajn konfliktojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto