Vizitu Forumon

Homrajta Konsilio de UN forte kondamnas operacon de Israelo en Gazao

(GMT+08:00) 2014-07-24 10:01:46     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en Ĝenevo la Homrajta Konsilio de UN adoptis rezolucion, forte kondamnante la israelan militan ofensivon ekde la 13a de junio sur la okupata palestina teritorio, kaj decidis lanĉi enketon pri agoj kontraŭ la internacia humana leĝo kaj la internacia leĝo pri homaj rajtoj.

Tiutage en la Palaco de Nacioj la Homrajta Konsilio de UN okazigis la 21an specialan sesion kaj adoptis la rezolucion per 29 voĉoj kontraŭ 1. Usono donis la ununuran negativan voĉon, kaj 17 membroj sin detenis.

La rezolucio diras, ke la israela operaco sur la okupata palestina teritorio, precipe en Gazao atencis la homajn rajtojn kaj la fundamentan liberecon. Ĝi kondamnas perfortojn de ĉiuj flankoj de la konflikto kontraŭ civiluloj kaj postulas, ke Israelo tuj komplete haltigu blokadon de Gazao.

La rezolucio postulas investi sendependan internacian komisionon por enketi pri agoj kontraŭ la internacia humana leĝo kaj la internacia leĝo pri homaj rajtoj sur la okupata palestina teritorio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto