Vizitu Forumon

UN bonvenigas publikigon de rezulto de parlamenta elekto de Libio

(GMT+08:00) 2014-07-24 11:02:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede la Sekureca Konsilio de UN publikigis mediatan komunikaĵon, bonvenigante publikigon de fina rezulto de la parlamenta elekto de Libio, kaj alvokante, ke la internacia komunumo subtenu al la Nacia Asembleo kaj la registaro de Libio realigi pacon kaj stabilecon de la lando.

La komunikaĵo diras, ke la Sekureca Konsilio de UN laŭdas, ke la popolo kaj la Plej Supera Elekt-Komitato de Libio sukcese okazigis elekton de la Nacia Asembleo malgraŭ defioj, kaj urĝas la elektitajn parlamentanojn porti sur sin respondecon kiel eble plej frue, starigi politikan konsenton de la libia popolo, akordiĝi pri organizado de registaro kaj antaŭenigi la demokratan transiron.

La komunikaĵo diras, ke la Sekureca Konsilio refoje kondamnas kontinuajn perfortojn kaj konfliktojn en Libio, inkluzive de la internacia flughaveno de Tripolo, kaj reasertas, ke ĉiuj partioj de Libio devas partopreni en politika dialogo kaj eviti perfortojn, kiuj influas stabilecon de la lando. La Sekureca Konsilio emfazas, ke la internacia komunumo devas strikte kunlabori kun UN kaj subteni plu la klopodojn de la elektitaj parlamentanoj kaj la registaro de Libio por paco kaj stabileco de la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto