Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 25)

(GMT+08:00) 2014-07-25 18:14:34     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-programo. Estas la 25-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Ĉina prezidanto revenis al Pekino post latin-amerika vojaĝo, Alĝerio konfirmis kraŝon de pasaĝeraviadilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino post la latin-amerika vojaĝo. Dum la transita halto en la portugala insulo Terceira Xi Jinping renkontiĝis kun Paulo Portas, portugala vicĉefministro kaj reprezentanto de prezidento Cavaco Silva.

Portas transdonis al Xi Jinping leteron de portugala prezidento Cavaco Silva. En la letero Silva esprimas bonvenon al prezidento Xi Jinping por la transito kaj donis bondeziron. Silva diras, ke nun li vizitas fremdlandon, kaj pro tio li komisiis ĉefministron Paulo Portas akcepti prezidanton Xi Jinping.

Xi Jinping petis Portas transdoni saluton al prezidento Cavaco Silva kaj dankas lin por la akcepto de la ĉina delegacio. Xi Jinping montris, ke antaŭ du monatoj prezidento Silva vizitis Ĉinion, kaj ili faris bonan interparolon kaj aldonis novan movforton al la plenampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Portugalio estas bona amiko kaj bona partnero de Ĉinio en Eŭropa Unio. Ĉinio ĉiam alte atentas la rilatojn kun Portugalio. Venontjare estos la 10a datreveno de establo de la plenampleksa strategia partnereco inter la du landoj, kaj li esperas, ke la du landoj kaptos tiun oportunon, profundigos pragmatan kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, scienco kaj tekniko, investado, agrikulturo, turismo kaj maro, kaj puŝos la rilatojn inter la du landoj al nova nivelo. Ĉinio deziras rapidan ekonomian reprosperiĝon al Portugalio kaj volas instigi pli da siaj kapablaj entreprenoj investi en Portugalio. Ĉinio esperas, ke Portugalio donos oportunojn al la interŝanĝoj de la dulandaj entreprenoj kaj personoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Portugalio ambaŭ havas longan marbordon kaj riĉajn marajn resursojn, kaj la du landoj povas fortigi kunlaboron en disvolvado de mara ekonomio kaj utiligo de maraj resursoj.

Vendrede alĝeria oficiala mediato raportis, ke ĵaŭde vespere alĝeria ministro pri eksterlandaj aferoj Ramtane Lamamra konfirmis, ke la malaperinta pasaĝeraviadilo de la Alĝeria Aerkompanio kraŝis en Malio. La alĝeria novaĵ-agentejo citis la parolon de Lamamra: "Ni povas esti certaj, ke la aviadilo kraŝis en Malio, kaj nun kelkaj savtaĉmentoj estas sur la vojo al la okazejo."

Ĵaŭde la alĝeriaj aŭtoritatoj diris, ke ili perdis kontakton kun la flugo AH5017 en la itinero de Vagaduguo, la ĉefurbo de Burkino al Alĝero je 50 minutoj post la ekflugo, kaj en la aviadilo estas 110 pasaĝeroj kaj ses-membra aviadistaro.

Pro influo de la tajfuno Rammasun lastatempe ventego kaj pluvego trafis 154 guberniojn kaj urbojn en la provincoj Guangdong, Hainan kaj Yunnan, kaj Guangxi-a Zhuang-a Autonoma Regiono. Entute 11 milionoj da homoj suferis pro la katastrofo, 62 homoj mortis kaj 21 perdiĝis. La rektaj ekonomiaj perdoj kalkuliĝas al 38,48 miliardoj da juanoj.

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ĵaŭde diris, ke unu instalaĵo de UN, kie estis kelkcentoj da rifuĝantoj, suferis atakon, kaj tio kaŭzis morton de multaj homoj, inkluzive de laborantoj de UN.

Haq diris en regula gazetara konferenco, ke la atakita instalaĵo estas Oficejo de UN pri Helpo kaj Konstrulaboro por Paletinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento, troviĝanta en lernejo en norda Gazao. La atako kaŭzis morton de multaj homoj, inkluzive de virinoj, infanoj kaj laborantoj de UN.

Merkrede la Sekureca Konsilio de UN publikigis komunikaĵon, aplaŭdante subskribon de batalhaltiga interkonsento inter ĉiuj partioj de la krizo en la Centr-Afrika Respubliko, kaj alvokante, ke ĉiuj partioj tuj plene plenumu la interkonsenton.

La komunikaĵo diras, ke la interkonsento estas la unua paŝo de pli plenampleksa politika procezo de la lando por certigi pacon, respekti la homajn rajtojn, protekti civilulojn kaj konstrui jurŝtaton. La Sekureca Konsilio emfazas, ke estas necese solvi radikajn demandojn de konflikto per plenampleksa kaj inkluziva politika dialogo kaj nacia repacigo kaj konservi en tiu procezo la unuecon kaj teritorian integrecon de la Centr-Afrika Respubliko.

La komunikaĵo diras ankaŭ, ke la Sekureca Konsilio refoje alvokas, ke subtenate de UN kaj aliaj partneraj institucioj, la transira registaro de la Centr-Afrika Respubliko rapidigu pasojn de necesaj preparoj por okazigi liberajn, justajn, travideblajn kaj inkluzivajn elektojn prezidentan kaj parlamentan kaj garantii la partoprenon de virinoj, senhejmuloj kaj rifuĝintoj.

Ĵaŭde vespere eksa parlamenta prezidanto Reuven Rivlin ĵuris enoficiĝon kiel la deka prezidento de Israelo, kaj 91-jara Ŝimon Peres oficiale eksiĝis post sep-jara servodaŭro.

En sia inaŭgura parolado Rivlin emfazis la neceson havi landon bazitan sur civilaj rajtoj por ĉiuj civitanoj, ĉu laikaj aŭ ortodoksaj, ĉu judoj aŭ araboj, ĉu riĉuloj aŭ malriĉuloj.

Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj Palestino, li unue kondolencis parencojn de la mortintoj en la konflikto, kaj emfazis, ke la araba popolo ne estas ilia malamiko, sed terorismo estas la granda minaco al monda paco.

Tiutage estis la 17a tago de la israela operaco kontraŭ Gazao. Ĝis tiam pli ol 700 palestinanoj kaj 35 israelanoj mortis kaj pli ol 4 000 palestinanoj vundiĝis en la milita agado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto