Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 29)

(GMT+08:00) 2014-07-29 17:33:47     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Raporto de UN indikas gravan perdon de vivoj en orienta Ukrainio; Interrompiĝis humana batalhalto inter Palestino kaj Israelo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Ĝenevo la Oficejo de Supera Komisaro de UN por la Homaj Rajtoj publikigis raporton, asertante, ke la konfliktoj ekde la lasta monato inter la registaraj trupoj kaj la ribeluloj en orienta Ukrainio rezultigis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj.

Gianni Magazzeni, ĉefo de la Eŭropa Branĉo de la Oficejo de Supera Komisaro de UN por la Homaj Rajtoj, diris, ke de post la interrompiĝo de batalhalto en la 30a de junio, la konfliktoj inter la registaraj trupoj kaj la ribeluloj en Donecko kaj Luhansko plejparte okazis en loĝkvartaloj kaj rezultigis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj.

Laŭ donitaĵoj de la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj institucioj de UN, de la mezo de aprilo ĝis la 26a de julio la konfliktoj en orienta Ukrainio mortigis almenaŭ 1 129 homojn, kaj ĝis la 25a de julio en la tuta lando la nombro de senhejmuloj kalkuliĝis al pli ol cent miloj.

Lunde la oficejo de franca prezidento diris en sia komunikaĵo, ke posttagmeze de la sama tago franca prezidento François Hollande, usona prezidento Barack Obama, germana kanceliero Angela Merkel, brita ĉefministro David Cameron‎ kaj itala ĉefministro Matteo Renzi telefone diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj Gazao. Ili asertis, ke pro la nuna situacio la kvin landoj intencas apliki novajn sankciojn kontraŭ Rusio.

La komunikaĵo diras, ke kontinuas konfliktoj en orienta Ukrainio, kaj la kvin gvidantoj refoje emfazas la gravecon trovi politikan solvon de la ukraina krizo. Ili opinias, ke malgraŭ kelkfoja apelacio al rusa prezidento Putin, la rusa registaro ankoraŭ ne premis la ribelulojn en orienta Ukrainio al intertrakto nek regis la landlimon inter Rusio kaj Ukrainio per konkretaj rimedoj por malebligi la eniron de armiloj en Ukrainion. Ili esperas, ke Rusio ne donos rektajn militajn helpojn al la ribeluloj en orienta Ukrainio, kaj ke rusaj gvidantoj adoptos starpunkton de kunlaboro en solvado de la ukraina krizo.

Lunde posttagmeze refoje interrompiĝis la humana batalhaltiga interkonsento atingita de Hamas reganta Gazaon kaj la israela defenda armeo. En la bombardo de la israela armeo dek palestinanoj mortis kaj pli ol 40 vundiĝis, kaj la mortintoj plejparte estis infanoj. Tiutage israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke Israelo nepre sin preparas por longperioda batalo kontraŭ Gazao, kaj la batalo estos ĉesigita, nur kiam estos komplete detruitaj la sekretaj tuneloj, kiuj estas uzataj por mortigo de israelaj viciluloj. Li asertis, ke Israelo daŭrigos la operacon laŭ sia juĝo ĝis plenumi la taskon.

Samtage la franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, ke tiutage en telefona interparolo kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, franca prezidento Francois Hollande diris, ke Francio liveros ok milionojn da eŭroj por helpi la popolanojn en Gazao.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, urĝis Palestinon kaj Israelon tuj senkondiĉe realigi humanan batalhalton en Ramadano. Li refoje alvokis, ke la du flankoj realigu permanentan batalhalton kaj metu fundamenton por komenci ampleksan intertraktadon.

Lunde estis la centa datreveno de eksplodo de la Unua Mondmilito. Multaj landoj okazigis ceremoniojn por memorigi tiun gravan momenton en la historio.

Tiutage la muzeo de viktimoj de rasa masakro en Serbio ekspoziciis dokumentojn kaj bildojn pri la Unua Mondmilito, kaj ili plejparte estis publikigitaj la unuan fojon.

Aŭstria prezidento Heinz Fischer alvokis dimanĉe en inaŭguro de la Artfestivalo de Salzburg, ke eŭropaj landoj tiru lecionon el la historio. Li emfazis, ke oni devas konscii, ke milito ne povas vere solvi demandojn, kaj paco ne alvenas nature, sed bezonas klopodon de la homoj.

Samtage la nov-zelanda registaro publikigis pli ol mil militajn fotojn en oficiala retpaĝaro. Loka mediato raportis, ke en la 8a de aŭgusto Nov-Zelando komencos serion da aranĝoj memoraj al la Unua Mondmilito.

Kontinuas konfliktoj inter la registaraj trupoj kaj ribeluloj en Libio. Lunde ekbrulis la plej granda ole-provizejo en la ĉefurbo Tripolo, kaj la fajro rapide disvastiĝis. La libia registaro alvokis internacian helpon por estingi la fajron. Pro malboniĝo de la sekureca situacio, la ĉina ambasadorejo en Libio proponis al ĉinaj civitanoj iri el la lando kiel eble plej rapide.

La Internacia Olimpika Komitato lunde anoncis, ke Yao Ming estas elektita ambasadoro por la 2a Somera Junulara Olimpiko, kiu okazos aŭguste en Nankino.

La Internacia Olimpika Komitato diris, ke la ĉina basketbala legenda persono dividos siajn konsilojn kaj spertojn de internacia konkursado kun la nova generacio de junaj sportistoj kaj inspiros junulojn de la tuta mondo aktivi kaj brakumi la olimpikajn valorojn.

La Ŝtata Administracio pri Labor-Sekureco marde anoncis, ke en la lasta jaro Ĉinio fermis 711 malgrandajn karbominejojn, kaj ĉi-jare la tuta lando fermos almenaŭ 800 malgrandajn karbominejojn, por atingi la celon, ke 2 000 karbominejoj estos fermitaj antaŭ la jaro 2015. Tiuj malgrandaj karbominejoj ne havas kondiĉojn de labor-sekureco.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto