Vizitu Forumon

KPĈ okazigos ŝlosilan sesion pri konstruado de jurŝtato

(GMT+08:00) 2014-07-29 21:30:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis okazigi la 4an Plenan Sesion de la 18a Centra Komitato en oktobro por diskuti pri ŝlosilaj demandoj koncernaj al jurŝtato.

Tiutage la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ okazigis kunvenon. La ĉeestantoj analizis kaj esploris la ekonomian situacion kaj la ekonomiajn laborojn en la dua duono de tiu ĉi jaro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ prezidis la kunvenon.

La kunveno emfazis, ke leĝa regado estas esenca postulo kaj grava garantio por disvolvo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj ankaŭ neevitebla postulo por modernigo de sistemo kaj kapablo de ŝtatregado kaj rilatas al regado de la partio, al feliĉo kaj paco de la popolo kaj al longedaŭra politika stabileco de la lando. Ĉinio devas plenamplekse akceli konstruadon de jurŝtato por komplete starigi modere prosperan socion, realigi la ĉinan revon de granda rejuniĝo de la nacio, plenamplekse profundigi reformadon, plibonigi kaj disvolvi socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, kaj altigi ŝtatregan kapablon kaj nivelon de la partio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto