Vizitu Forumon

Novaĵoj (Julio 30)

(GMT+08:00) 2014-07-30 17:41:37     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas merkrede, la 30-a de julio. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke la Centra Komitato de KPĈ okazigos ŝlosilan sesion pri konstruado de jurŝtato; Usono kaj EU anoncis novajn sankciojn kontraŭ Rusio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis okazigi la 4an Plenan Sesion de la 18a Centra Komitato en oktobro por diskuti pri ŝlosilaj demandoj koncernaj al jurŝtato.

Tiutage Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ okazigis kunvenon. La ĉeestantoj analizis kaj esploris la ekonomian situacion kaj ĉi-rilatajn laborojn en la dua duono de tiu ĉi jaro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ prezidis la kunvenon.

La kunveno emfazis, ke leĝa regado estas esenca postulo kaj grava garantio por disvolvo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj ankaŭ neevitebla postulo por modernigo de sistemo kaj kapablo de ŝtatregado kaj rilatas al regado de la partio, al feliĉo kaj paco de la popolo kaj al longedaŭra politika stabileco de la lando. Ĉinio devas plenamplekse akceli konstruadon de jurŝtato por komplete starigi modere prosperan socion, realigi la ĉinan revon de granda rejuniĝo de la nacio, plenamplekse profundigi reformadon, plibonigi kaj disvolvi socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, kaj altigi ŝtatregan kapablon kaj nivelon de la partio.

Marde la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis meti Zhou Yongkang sub la enketon pro suspektataj "seriozaj disciplinrompaj agoj". La enketo estos efektivigita de la Centra Disciplin-Inspekta Komisiono de KPĈ. Kaj la decido estis farita laŭ la Statuto de KPĈ kaj la kaz-esplora regularo de la disciplin-inspekta aŭtoritato de KPĈ.

Merkrede la ĉina Ŝtata Konsilantaro oficiale publikigis Opiniojn pri Plua Antaŭenigo de Reformado de Sistemo pri Familia Registrado. Pri tio vicministro pri publika sekureco Huang Ming esprimis, ke tio estas programeca dokumento pri reformado de la sistemo en la nuna kaj estonta periodoj kaj markas, ke la grava reformado estas efektivigata.

En tiutaga gazetara konferenco Huang Ming diris, ke la reformado celas tion, ke 100 milionoj da homoj el la kamparo fiksloĝos en urboj kaj urbetoj kaj laŭpaŝe ĝuos lokajn fundamentajn publikajn servojn.

Dekoj da civiluloj estis mortigitaj aŭ vunditaj en terorista atako lunde frumatene en la gubernio Shache, Xinjiang en nordokcidenta Ĉinio.

Bando da fiuloj armitaj per glavoj kaj hakiloj atakis policstaciojn kaj registarajn oficejojn en la urbeto Elixku, kaj kelkaj iris al la apuda urbeto Huangdi, atakis civilulojn kaj frakasis pasantajn veturilojn. Dekoj da ujguraj kaj hanaj civiluloj estis mortigitaj aŭ vunditaj.

Policaj oficiroj surloke mortpafis dekojn da membroj de la bando. 31 aŭtoj estis difektitaj, inkluzive de ses bruligitaj. La loka polico diris, ke la komenca enketo montris, ke tio estis "organizita kaj antaŭplanita" teruratako. Nun la enketo iras plu.

Marde en la Blanka Domo usona prezidento Barack Obama faris parolon, anoncante novajn sankciojn kontraŭ Rusio sur la kampoj de energio, defendo kaj financo.

Obama anoncis ekspansiigon de sankcioj al pli multaj financaj kaj defendaj kompanioj de Rusio, interrompi la eksporton de specialaj varoj kaj teknikoj al prienergiaj sektoroj de Rusio kaj oficiale suspendi krediton, kiu stimuas eksportojn al Rusio, kaj la financadon por ekonomi-disvolvaj projektoj en Rusio.

La Financa Departemento de Usono diris en sia deklaro, ke la novaj sankcioj malpermesos al usonaj civitanoj liveri novan financadon al tri ŝtataj bankoj de Rusio kaj frostigos aktivon de unu ŝipkonstrua kompanio servanta al la rusa armeo en Usono.

Obama diris, ke nunaj sankcioj jam malfortigis la rusan ekonomion, kaj la nove anoncitaj sankcioj premos plu firmaojn kaj individuojn, kiuj subtenas kontraŭleĝajn agojn de Rusio en Ukrainio.

Samtage Jose Manuel Durao Barroso, prezidanto de Eŭropa Komisiono, kaj Herman Van Rompuy, prezidanto de Eŭropa Konsilio, publikigis komunan deklaron. Ili konsentis adopti unupakajn sankciojn kontraŭ Rusio sur la kampoj de financo, defendo kaj petrolo.

La deklaro diras, ke la novaj sankcioj estas limigi eniron de ŝtataj financaj institucioj de Rusio en la financan merkaton de EU, komenci armilan embargon al Rusio, malpermesi eksporton de armeaj kaj civilaj varoj uzeblaj por militaj terminaloj al Rusio, kaj limigi al Rusio akiri sentemajn teknikojn, precipe petrol-industriajn sentemajn teknikojn el EU.

Marde proparolanto de brita ĉefministrejo diris, ke Britio jam transdonis datenojn de la nigra skatolo de la flugo MH17 al nederlandaj enketantoj, kaj rezulto de la unua analizo estos publikigita en la venonta semajno.

Tiutage brita ĉefministro David Cameron okazigis urĝan kunvenon de la kabineto por diskuti pri la plej novaj informoj koncernaj al kraŝo de la flugo MH17 kaj pri la brita respondo. Post la kunveno proparolanto de brita ĉefministrejo publikigis deklaron, konfirmante, ke datenoj de la nigra skatolo de la flugo MH17 estis transdonita al Nederlando.

David Cameron ankaŭ renkontiĝis kun parencoj de viktimoj de la aviadila kraŝo kaj diskutis kun ili pri transporto de kadavroj de la viktimoj kaj pri progreso de la enketo.

Prisana departemento de Palestino konfirmis, ke merkrede frumatene almenaŭ 21 palestinanoj mortis en konflikto inter Palestino kaj Israelo en Gazao. La israela operaco ekde la 7a de julio mortigis ĉirkaŭ 1 240 palestinanojn kaj vundis pli ol sep milojn, kaj ili plejparte estas civiluloj.

La funkciulo diris, ke merkrede tankoj kaj aviadiloj de la israela armeo atakis plurajn objektivojn en Gazao, ok homoj estis mortigitaj en la urbo Khan Younis en suda Gazao, kaj en norda Gazao 13 homoj, inkluzive de unu bebo estis mortigitaj en bombado.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto