Vizitu Forumon

Okazis teruratako en Shache, Xinjiang

(GMT+08:00) 2014-07-30 15:51:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Dekoj da civiluloj estis mortigitaj aŭ vunditaj en terorista atako lunde frumatene en la gubernio Shache, Xinjiang en nordokcidenta Ĉinio.

Bando da fiuloj armitaj per glavoj kaj hakiloj atakis policstaciojn kaj registarajn oficejojn en la urbeto Elixku, kaj kelkaj iris al la apuda urbeto Huangdi, atakis civilulojn kaj frakasis pasantajn veturilojn. Dekoj da ujguraj kaj hanaj civiluloj estis mortigitaj aŭ vunditaj.

Policaj oficiroj surkole mortpafis dekojn da membroj de la bando. 31 aŭtoj estis difektitaj, inkluzive de ses bruligitaj.

La loka polico diris, ke la komenca enketo montris, ke tio estis "organizita kaj antaŭplanita" teruratako. Nun la enketo iras plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto