Operaco de la israela armeo kontraŭ Gazao merkrede eniris la 23an tagon. Frumatene lernejo de Unuiĝintaj Nacioj en norda Gazao estis atakita, kaj almenaŭ 16 homoj mortis. Ĝis tiu tago la israela operaco mortigis pli ol 1 260 homojn kaj vundis pli ol sep milojn.
Palestino anoncis, ke frumatene kanonoj de la israela armeo atakis lernejon de UN en norda Gazao, kaj mortis 20 homoj. Funkciulo de UN konfirmis la atakon, tamen li asertis, ke 16 homoj mortis, kaj ĉirkaŭ 90 vundiĝis en la atako. La israela armeo ankoraŭ ne konfirmis, ke la atako estis lanĉita de Israelo.