|
|
||
Ĉinio merkrede esprimis "firman oponon" al usona raporto pri la ĉina religia situacio.
La Ŝtata Departemento de Usono marde publikigis jaran raporton pri internacia religia libereco, kiu denove enskribis Ĉinion en liston de landoj de aparta zorgo.
"Ni urĝas Usonon forlasi sian politikan antaŭjuĝon kaj ĉesigi intervenon en internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de religio," diris Qin Gang, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en deklaro.
"Ni firme oponas la usonan agon, kiu ignoras faktojn kaj atakas religiajn politikojn de Ĉinio per publikigo de tiaj raportoj," Qin diris.
La registaro protektas la liberecon de siaj civitanoj je religia kredo, li diris, aldonante, ke la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj ĝuas plenan liberecon je religia kredo laŭ leĝoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |