Vizitu Forumon

Francio evakuas siajn civitanojn el Libio

(GMT+08:00) 2014-07-30 21:52:46     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede la franca registaro anoncis, ke Francio evakuis ĉirkaŭ 50 siajn kaj britajn civitanojn el Libio per mara vojo.

La Franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage diris, ke la franca registaro volas helpi bonigon de la situacio en Libio kaj kontaktas UN kaj koncernajn landojn, tamen konsidere de sekureco Francio decidis portempe fermi sian ambasadorejon en Libio kaj evakui siajn civitanojn el la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto