Vizitu Forumon

Ban Ki-moon maltrankvilas pri stagno de enketo pri aviadila kraŝo en Ukrainio

(GMT+08:00) 2014-07-31 12:35:04     Redaktoro:Li Lu

Merkrede Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, publikigis deklaron per sia proparolanto, ke li estas maltrankvila pri stagno de la enketo pri kraŝo de la flugo MH17 pro la intensa batalo en la okazejo.

Ban Ki-moon emfazis, ke internaciaj enketantoj devas serĉi plu kadavrojn de la viktimoj kaj gravajn atestojn, tial ilia laboro devas esti permesita. Ban Ki-moon alvokis ĉiujn flankojn tuj haltigi batalon ĉirkaŭ la okazejo de la aviadila kraŝo por ke la enketantoj eniru en la lokon.

La 17an de julio la flugo MH17 de la Malajzia Aerkompanio estis trafita de misilo en orienta Ukrainio apud la landlimo kun Rusio, kaj pereis ĉiuj 298 homoj en la aviadilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto