Vizitu Forumon

G7 minacas Rusion per pli seriozaj sankcioj

(GMT+08:00) 2014-07-31 11:19:40     Redaktoro:Li Lu

La 30an de julio gvidantoj de la Grupo 7 publikigis komunan deklaron. Ili minacis, ke se Rusio ne mildigos situacion en Ukrainio, ili grandigos sankciojn kontraŭ ĝi, kaj ĝi pagos pli grandan koston.

Ĉisemajne, Usono kaj Eŭropa Unio komencis novajn sankciojn kontraŭ Rusio. Usono ekspansiigis sankciojn al pli multaj financaj kaj defendaj kompanioj de Rusio. Ĝi interrompis la eksporton de specialaj varoj kaj teknikoj al prienergiaj sektoroj de Rusio. Eŭropa Unio adoptis unupakajn sankciojn kontraŭ Rusio sur la kampoj de financo, defendo kaj petrolo.

Rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke pluaj sankcioj de Usono ne nur komplikos la dulandajn rilatojn, sed ankaŭ havos negativan influon sur la kunlaboron inter la du landoj en internaciaj aferoj. La pluaj sankcioj de EU montris, ke al EU mankas politika volo solvi la ukrainan krizon. Samtempe la ministerio emfazis, ke Rusio venkos ĉiujn malfacilojn sur la ekonomia kampo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto