Vizitu Forumon

Ban Ki-moon kaj Usono kondamnas atakon al lernejo de UN en Gazao

(GMT+08:00) 2014-07-31 17:58:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede okazis plu konflikto inter Palestino kaj Israelo. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Usono kondamnis kanonadon de la israela armeo al lernejo de UN en Gazao.

Palestina funkciulo pri sano en Gazao diris, ke merkrede vespere homplena bazaro en Sheja'eya, orienta Gazao estis trafita de obusoj, mortis almenaŭ 17 palestinanoj kaj vundiĝis pli ol 160. La funkciulo diris, ke la atako okazis je la 18a horo dum la kvar-hora humana batalhalto anoncita de Israelo, kaj pluraj obusoj trafis la homplenan bazaron. Laŭ oficiala statistiko de Palestino, la israela operaco ekde la 8a de julio mortigis pli ol 1 340 palestinanojn kaj vundis pli ol 7 600, kaj ili plejparte estas civiluloj.

Merkrede ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke li kondamnas la atakon al lernejo de UN en Gazao per plej akraj vortoj, kaj atestoj montras, ke la lernejo estis trafita de obusoj de la israela armeo. La saman tagon ankaŭ la usona registaro kondamnis la atakon, tamen ĝi rifuzis agnoski, ke israelo lanĉis la atakon. Marie Harf, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, emfazis la gravecon tuj komenci plenampleksan enketon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto