Vizitu Forumon

Laǔzio – kreinto de taoisma skolo

(GMT+08:00) 2014-08-01 10:46:37     Redaktoro:Xiong Shan

Laǔzio (Li Er, ?--?; "Laozi" estas donita de posteuloj por esprimi respekton al li) naskiĝis en la periodo de Printempo kaj Aǔtuno (770 a.k. —476 a.k.) de la regno Chu. Li estis samtempulo de Konfuzio, eble multe pli aĝa ol Konfuzio, ĉar laǔ historia noto Konfuzio konsultis lin pri iuj problemoj rilate al la etiketo de la dinastio Zhou. Legendo diras, ke Laǔzio estis giganto, kun longaj oreloj, grandaj okuloj, larĝa frunto kaj dikaj lipoj. Foje li servis kiel arkivisto de la dinastio Zhou, gardante ankaǔ multe da bambuslipaj libroj, tial li estis tre dokta kaj famega pri erudicieco. Poste, vidinte dekadenca la reĝan familion de Zhou, li forlasis la ĉefurbon Luoyang (en la nuna provinco Henan) kaj, rajdante sur nigra bovo, iris okcidenten. Kiam li atingis la pasejon Hangu (ĉe la okcidenta gubernio Lingbao de la provinco Henan), ĉefo de la pasejo diris, ke li skribu ion, alie li ne trapasu. Povante fari nenion alian, Laǔzio verkis libron titolitan "Laǔzio" aǔ "Dao De Jing". Tre kontenta, tiu ĉefgardisto lasis lin trapasejiĝi. Kiam li forpasis? Iuj diris, ke li atingis la aĝon de pli ol 200 jaroj. Ĉu eble? Certe ne. Tamen tio almenaǔ pruvis, ke lia vivo estis tre longa dank' al tio, ke forlasinte la pasejon li sin donis ekskluzive al senageca menskontemplado, tute libera de ia ajn deziro.

Kiel dirite, lia verko, tiom enhavoriĉa, restas grava heredaĵo el la antikva kulturo de Ĉinio. Li estis materiisma pensulo kaj la 1-a, kiu elmetis "dao" ("Tao" en PIV) kiel la plej altan kategorion de filozofio. La 1-a signifo de la ĉina ideogramo "dao" estas "vojo", kondukanta ĉien, sekve ĝi ekhavis sencon de leĝo, regulo, rimedo, metodo, maniero kaj... Kaj Laǔzio dotis la ideogramon "dao" per nova signifo, longatempe observinte ŝanĝiĝadon de la naturo kaj homaj rilatoj. Li konkludis, ke tao (dao) estas io la plej vera kaj plej konkreta, estas la lasta fonto de naskiĝo de ĉiaj ekzistaĵoj, objektoj kaj aferoj.

La libro "Dao De Jing" plenas de dialektikaj vidpunktoj, scintilantaj en ĉiuj ĉapitroj. Li opiniis, ke ĉiaj aferoj ekzistas ne izolate, sed reciproke dependante kaj ligate. Li ankaǔ klarigis regulecon de intervariado. Li konsideris, ke feliĉo kaj malfeliĉo povas sin turni unu en la alian; faktoro de feliĉo kaŝiĝas en malfeliĉo kaj malfeliĉo ĝermas el feliĉo. Li vidis, ke akumuliĝado de kvanto fine kaǔzas ŝanĝiĝon de kvalito. Li diris, ke eta semero, senĉese kreskante, povas fariĝi arbego; disigita argilo, senhalte multigate, povas montiĝi; tial oni ne estu terurita de malfacilo, sed repenadu, iom post iom, fine oni forigos la malfacilon kaj plenumos grandan aferon.

Laǔzio oponis al milito. Li diris, ke tie veproj kreskas, kie armeo garnizonas; katastrofo sekvas militon. Li rezistis ankaǔ al senbridaj ekspluatado kaj impostado fare de registoj.

Laǔzio faris vivecan priskribadon de ideala socio: Regno malgranda, popolo malmulta; armilojn oni ne bezonas; ĉarojn kaj boatojn oni ne uzas; la popolo prenas bonajn manĝojn, portas belajn vestojn kaj loĝas komforte; tia vivo estas simpla kaj ideogramoj ne havas neceson ekzisti kaj oni povas reiri en la epokon de kalkulado per nodado de ŝnuro. Tia idealo, pasiva kaj konservativa, tial ĝenanta la evoluadon de la socio, spegulis tamen siatempe abomenon de Laǔzio al sinsekvaj militoj en la periodo de Printempo kaj Aǔtuno kaj lian aspiron al trankvila vivo de memproduktaj kamparanoj.

En la filozofia historio de Ĉinio la doktrino de Laǔzio okupis gravan pozicion kaj postlasis influon al progresemaj pensuloj kaj utopiaj reformistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto