Vizitu Forumon

Palestino kaj Israelo konsentas efektivigi 72-horan humanan pafoĉesigon

(GMT+08:00) 2014-08-01 11:05:29     Redaktoro:Li Lu
La 31an de julio, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj John Kerry, ŝtata sekretario de Usono, kune publikigis deklaron, anoncante, ke Palestino kaj Israelo konsentis efektivigi 72-horan humanan pafoĉesigon, kaj delegacioj de la du flankoj iros al Kairo por intertraktado pri longtempa pafoĉesigo.

En la sama tago, Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, voĉlegis la komunan deklaron. La deklaro diras, ke la reprezentanto de UN al Jerusalemo kaj speciala kunordiganto por la paca procezo de Mezoriento, jam akiris la garantion, ke ĉiuj flankoj konsentas efektivigi senkondiĉan humanan pafoĉesigon en Gazao.

La deklaro diras ankaŭ, ke ĉi-foja pafoĉesigo komenciĝos je la 8a horo matene de la 1a de aŭgusto kaj daŭros 72 horojn.

La deklaro mencias, ke invitite de la egipta registaro, delegacioj de Israelo kaj Palestino iros al Kairo, la ĉefurbo de Egiptio, por intertraktado pri longtempa pafoĉesigo.

Krome, dum la 72-hora pafoĉesigo, la civitanoj de Gazao ricevos humanajn helpojn, enterigos la mortintojn, prizorgos vunditojn kaj rezervos manĝaĵojn. Bazaj instalaĵoj estas riparitaj en tiu ĉi periodo.

Ban Ki-moon kaj John Kerry dankis ĉiujn flankojn por iliaj subtenoj kaj esperis, ke la internacia komunumo kune penos kaj helpos Egiption por fine atingi longtempan pafoĉesigan interkonsenton inter Palestino kaj Israelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto