Vizitu Forumon

Ĉinio rezolute rebatas teroristajn agojn

(GMT+08:00) 2014-08-01 14:16:42     Redaktoro:Li Lu

Merkrede la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua publikigis komentarion pri la murdo de patriota religiano fare de teroristoj en Xinjiang, asertante, ke Ĉinio alprenos severajn rimedojn kaj rezolute rebatos teroristajn agojn.

La komentario diras, ke Jume Tahir, mulao de la ĉina plej granda moskeo Id Kah en la urbo Kashgar, estis mortigita merkrede matene je 2 minutoj antaŭ la 7a horo post prezido de la matena rito. Li 74-jara estis religia gvidanto, kiu ĝuis grandan reputacion inter islamanoj en la tuta lando.

La komentario diras, ke pretekste de religio la teroristoj ignoris bazajn homajn rajtojn, tretis la justecon, kaj kruele mortigis civitanojn. La abomeninda konduto ne povas haltigi disvolvon de Xinjiang nek povas skui la socian stabilecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto