|
|
||
La Espera Vojo estas verkita de Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, en la ĉina lingvo. En la antaŭparolo, Chen Haosu diras, "mi donas al tiu ĉi poemaro la nomon 'La Espera Vojo' por esprimi mian benon, por montri miajn amon kaj subtenon al Esperanto." La poemaro eldoniĝis en 2009, kiam venis la 150-jara jubileo de majstro Zamenhof. Chen Haosu partoprenis en la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, la fontejo de Esperanto. Fakte en la antaŭa jaro, 2008, li jam duafoje vizitis Pollandon. Li kunsidis kun Esperantistoj en Varsovio kaj faris pilgrimon al la tombo de Zamenhof, li poemis por esprimi sian respekton kaj admiron:
La Movado malfacila nun rememorigas la komencon,
kiam zamenhofo eklanĉis la libron verdan
post ŝanĝoplena cent jaroj
al li pilgrimis ni tenante koron la neesperperdan.
En 2004, okazis en Pekino la 89-a UK, kaj tio estas la dua fojo en tiu urbo post la 71-a en 1986. La aŭtoro elkore hurais la solenaĵon kaj prikantis la Grandan Celebron de Amikeco:
per la lingvo ni la novan mondon kreas,
kaj pro tio interkompreniĝas ja la kontinentoj kaj la oceanoj.
al dio brave defiu
en la espero la homaro ekligiĝu kiel la familianoj
ni konstruas la esperan vojon per agado
svarmas verdaj perspektivoj laŭ la linioj
en Pekino nun okazas la granda celebro de kamaradeco,
sekve nova paĝo aldoniĝos al la historio de homa civilizacio.
En sia mallonga poemo titolita: Iro en Afrikon la aŭtoro deklamas:
frape malferminte la pordegon de Afriko,
mi sentas la brilecon de antikva civilizacio
kantante la futuron prosperan,
mi vidas monumenton kun majesto kaj gracio.
pro via liberiĝo liberiĝas la homaro;
ekflugas la mondo pro ekflugo via en ekonomio.
Tiu poemo estas verkita en 2005 post lia vizito al Afriko. Fakte dum sia diplomtia kariero, kiel eksa prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdlandaj landoj, li vizitis preskaŭ 50 landojn Lia subteno al ĉina esperamto-movado estas potenca. La peomaro esperantigita de Anteo, kolektas sume 166 poemojn, kaj la versoj sur la koverto resumas la ĉeftemon: Per la lingvo ni la novan mondon kreas, Ni konstruas la esperan vojon per agado.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |