Vizitu Forumon

Xinjiang-anoj kondamnas murdon de religia gvidanto fare de ekstremistoj

(GMT+08:00) 2014-08-01 14:08:21     Redaktoro:Yu Rongkang

Homoj el ĉiuj sociaj rondoj kaj etnaj grupoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kondamnis la murdon de mulao fare de ekstremistoj en merkredo.

Jume Tahir, mulao de la ĉina plej granda moskeo Id Kah en la urbo Kashgar, estis mortigita merkrede matene je 2 minutoj antaŭ la 7a horo post prezido de la matena rito. Li 74-jara estis religia gvidanto, kiu ĝuis grandan reputacion inter islamanoj en la tuta lando.

Prezidanto de Xinjiang-a Advokat-Asocio Sang Yun diris, ke teroristoj mortigis religian patrioton, kaj ĉiuj advokatoj en la aŭtonoma regiono estas ege koleraj kaj afliktitaj. La konduto de la murdintoj defiis la fundan linion de la homa civilizacio.

Su Ning, subprofesoro de Xinjiang-a Universitato de Financo kaj Ekonomiko, diris, ke la murdo de prestiĝa saĝa religia ĉefo refoje montris la sangavidan naturon de teroristoj kontraŭ la homaro kaj civilizacio.

Wang Yunhui, funkciulo de la urbo Urumĉio, diris, ke la murdintoj refoje faris blasfemon kontraŭ islamo, "la religio de paco".

"La teroristoj mortigis respektatan maljunulon. Tio estas ago kontraŭ la homaro, kaj mi ege malĝojas," diris Arken Niyaz, funkciulo el la Manĝaĵa kaj Medikamenta Administracio de Kashgar.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto